Blind Willie McTell

Blind Willie McTell (denaske William Samuel McTier; 5a de Majo, 1898 – 19a de Aŭgusto, 1959) estis kantisto kaj gitaristo de Piedmonta bluso kaj ragtimo. Li ludis per flua, sinkopa fingrostila gitartekniko, komuna inter multaj reprezentantoj de Piedmonta bluso. Malkiel siaj nuntempuloj, li uzis nur dudek-kordan gitaron. McTell estis ankaŭ entuziasma glitogitaristo, malofta okazo inter ragtimaj blusistoj. Lia voĉa stilo, de milda kaj ofte trankvila tenoro, ege apartiĝis el tiu de multaj el la pli akraj voĉoj de kantistoj de Delta bluso kiaj Charley Patton. McTell ludis laŭ variaj muzikaj stiloj, kiaj bluso, ragtimo, religia muziko kaj hokumo.

Blind Willie McTell
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1898 (1898-05-05)
en Georgio
Morto 19-an de aŭgusto 1959 (1959-08-19) (61-jaraĝa)
en Georgio
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikistokantoverkistogitaristo
vdr

McTell naskiĝis en Thomson, Georgio. Li lernis ludi gitaron frue dekjarulo. Li tuj iĝis stratmuzikisto en kelkaj urboj de Georgio, kiaj Atlanto kaj Augusta, kaj sonregistris por la unua fojo en 1927 por Victor Records. Li neniam produktis ĉefan sukceson, sed li havis fekundan registrokarieron kun diversaj markoj kaj laŭ diversaj nomoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. En 1940, li estis registrita de la folkloristo John A. Lomax kaj Ruby Terrill Lomax por la popolkanta arkivo de la Kongresa Biblioteko. Li estis aktiva en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, ludante sur la stratoj de Atlanto, ofte kun sia longdaŭra asociano Curley Weaver. Du pliajn fojojn li registris profesie. Liaj lastaj registraĵoj originiĝis dum subita sesio registrita de Atlanta registrovendeja posedanto en 1956. McTell mortis tri jarojn poste, suferinta dum jaroj pro diabeto kaj alkoholismo. Spite sian mankon de komerca sukceso, li estis unu el la malmultaj blusmuzikistoj siageneraciaj kiuj plue aktive ludis kaj registris dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Li ne vivis sufiĉe por vidi la revivigon de la usona popolmuziko, en kiu multaj aliaj blusmusikistoj estis "remalkovritaj."[1]

La influo de McTell etendiĝis al ampleksa gamo de artistoj, kiaj la Allman Brothers Band, kiuj ludis lian "Statesboro Blues," kaj Bob Dylan, kiu omaĝis lin per sia kanto de 1983 nome "Blind Willie McTell," kies rekantaĵo estis "And I know no one can sing the blues like Blind Willie McTell" (Kaj mi scias, ke neniu povas kanti bluson kiel Blind Willie McTell).

Notoj redakti

  1. Jacobs, Hal. "Blind Willie McTell". The New Georgia Encyclopedia. 2009-11-03. [1] Alirita la 28an de Junio 2018.

Bibliografio redakti

  • Bastin, Bruce. Red River Blues: The Blues Tradition in the Southeast. Urbana and Chicago: University of Illinois Press, 1986, 1995. ISBN 0-252-06521-2, ISBN 978-0-252-06521-7.
  • Charters, Samuel, ed. Sweet as the Showers of Rain. Oak Publications, 1977, pp, 120–131.
  • Gray, Michael. Hand Me My Travelin' Shoes: In Search of Blind Willie McTell. Chicago Review Press, 2009.