Blindeco povas signifi fiziologie kiel la stato de manko de vidkapablo. Tamen, la termino ankaŭ aludas parta vid-difektaĵo. En Nordameriko kaj granda parto multo de Eŭropo, leĝa blindeco estas difinita kiel vido de 6/60 (20/200) aŭ malpli en la pli bona okulo kun korekto. Tiel, leĝa blindulo same vidos for 6 metroj de objekto kiel norme vidanto for 60 metroj. En multaj lokoj konsideras oni ankaŭ tiujn blindan, kiuj havas tre malgrandan vidkampon, kaj vidas maksimume en 20 grado.

Horloĝo por blinduloj

Se la blindeco estas kompleta, la blindulo vidas nenion. Se ĝi estas parciala, li vidas nur la lumon.

La surdblinduloj estas tiaj vidmalkapabluloj, kiuj ankaŭ havas aŭdmalkapablon, ke ili ne povas kompensi la unu senson per la alia. Ili pretendas specialajn rimedojn kaj metodojn, kaj bezonas plian helpon. Ili pli ofte elfalas el la edukado, ol la aliaj aŭdmalkapabluloj.[1]

Simboloj por blindeco estas blanka bastono kaj tri nigraj punktoj en flava rondo aŭ kvadrato, du supre kaj unu malsupre. Ankaŭ gvidhundoj havas iliajn proprajn simbolojn.

Kaŭzoj redakti

 
Katarakto en homa okulo.

La blindeco povas esti akirita aŭ denaska. Ĉiu malsano aŭ difektiĝado de la vidsistemo povas kauzi blindecon. La ĉefaj kaŭzoj estas:

Tipoj redakti

 
Miopa okulo kaj korekto per konkava lenso.

Blindeco kaj plena blindeco redakti

Plena blindeco estas blindeco sen ia resto de vidado. La okuloj ne povas observi lumon, aŭ la cerbo plene ne povas uzi tiun informo.[2] Plimulto de blinduloj havas ion reston de vidado, ekzemple vidi lumon aŭ en malgranda vinkelo.

Blindvidado redakti

La blindvidado estas speciala kazo de blindeco: la blindulo ne povas rekoni la objektojn en sia ĉirkaŭo, kiuj estas en la blinda parto de sia vidkampo, sed li scias ilian koloron, direkton, kaj povas montri al ili. Tamen li negas, ke li vidas la objektojn.

Kaŭzoj redakti

Ĉiu perturbo de vida sistemo povas kaŭzi blindecon.

Kuracado redakti

La kuracadon determinas de la malsano, kiu blindigis. Oni devas diagnosti plej frue la difektojn de la vidado, kaj kuraci, por la preventado de la plia difektado de la vidado. Ekzemple: astigmatismo, miopio, aŭ strabismo.

En tiaj landoj, kie la kuracado havas limitigitajn kapablojn, helpas internaciaj aŭ komunutilaj helpaj organizoj.

Edukado kaj rehabilitado redakti

 
Faldebla blanka bastono.

La celo de la rehabilitado estas, ke la blinduloj estu memservanta, ili povu dommastrumadi, trafiki en la strato helpe de blanka bastono, uzi komputilon, kaj psiĥike akcepti la blindecon. La rehabilitado ankaŭ helpas eviti la konsekvencojn de la blindeco.

Kial blindeco malhelpas orientadon, oni devas trajni blindulojn por sekura moviĝado. La blanka bastono helpas ne nur per tuŝo, sed la blindulo povas aŭdi malsamecon de surfacojn. Li povas uzi ankaŭ flaradon por orientado, li povas rekoni iujn vendejojn per ĝi. Eĥolokado povas parte anstataŭi per aŭdado la vidadon. Infanoj havas avantaĝon, ĉar la cerbo povas pli bene reuzi vidan kruston por spaca orientado.[3]

Por la infanoj estas grava la frua edukado. Ĝi komencas direkte post nasko, kaj daŭriĝas infanĝardene kaj lerneje. Pli kaj pli ofte oni donas blankan bastonon, kiam la blinda infano iri komencas. Ili povas lerni separate aŭ kun la kapablaj infanoj. La ĉefaj celoj de ilia edukado estas same kiel la rehabilitado de la adultoj, kaj oni edukas ilin por memstareco, kaj por esti utilaj por la socio.

La frua edukado celas, ke la evolviĝo de blindaj infanoj similas al evolviĝo de samaĝaj vidantaj infanoj.[4] Gravas elvolvo de sensoj kaj de memoro por ne forgesi lokon de objektoj. Nova ebleco estas lerni orientadon per eĥo, pasive kaj aktive.[5] Frua esploristo estas la dana Lilli Nielsen, kiu esploras la temon ekde jardekoj. Ŝi havas artikolojn, kaj ellaboris novajn metodojn. Daniel Kish ellaboris edukajn programojn por frua edukado kaj trejnado de moviĝado.[6]

Medio redakti

 
Mano leganta brajlan skribon de la franca vorto "PREMIER".
 
Legando de brajla skribaĵo.
 
Palpebla mapo de historia urboparto de Münster

La legado kaj skribado de la blinduloj estas bazita sur la brajlo, kiu estis enkondukita de Louis Braille, kiu inventis ĝin en 1825. La unuan skribmaŝinon inventis Oskar Picht en 1899. Ankaŭ por la komputiloj ekzistas printiloj kaj indiklioj, sed kial multaj blinduloj estas maljunaj, la Braillon konas ne pli ol la 10 percento de la blinduloj. Aliaj skribsistemoj por blinduloj estas malpli konataj.

La blinduloj povas uzi la komputilon kiel la vidkapabluloj per la ekranlegiloj, kiel JAWS, kiuj legas, kiu sur la ekrano estas skribita, kaj indikas, kiu estas enskribita. Tiuj programoj konas multajn formatojn, sed ne povas legi la bildojn. Ili helpas ankaŭ per multaj aliaj ebloj la blindajn uzantojn. Oni povas uzi klavokombinojn, navigi en la HTML dokumentoj, detekti la listojn kaj la tabelojn, kaj tiel plu. Eblas por la blindaj uzantoj uzi Braillajn ilojn, sed tiuj estas tre multekosta. La gaĝetoj uzebla nur per muso estas barieroj por la blinduloj; la informatika senbarierado atentas ankaŭ tiun. Platskribo povas esti skanitaj, tekstoj maŝine rekonitaj kaj legitaj. La blinduloj lernas skribi per 10 fingroj.

La ekranlegiloj malofte povas ekkoni la formulojn, ĉar ili estas plejparte bilde reprezentitaj en la elektronikaj dokumentoj. La MathML estas standardo, kiun konas iloj kreskaj nombraj; ĝi povas helpi en tiu problemo.

Komunutilaj helpaj organizoj eldonas, pruntas librojn, ĵurnalojn, periodaĵojn en Braillo kaj en sona formato. La internacia formato de la sonlibroj estas DAISY CD por la navigebla kaj la nebarieraj medioj. Oni povas ankaŭ aĉeti sonlibrojn.

Por la bildoj kaj la spacio por la blinduloj oni uzas palpeblaj materialoj. La koloroj estas malbone prezenteblaj en tiu formo. En la speciala papero la malhelaj areoj ascendas, per kiu la bildo estas palpebla. Tiu papero ne estas printebla per lazeraj printiloj, ĉar ĝi varmas kaj malboniĝas. Estas multekosta, kaj la printado estas malrapida. Oni helpas la informiĝadon de la blinduloj per palpeblaj mapoj.

La brajlaj literoj estas pli grandaj ol la literoj de la platskribo, kaj ĝi pretendas pli dikan paperon. Pro tio la libroj kaj ĵurnaloj presitaj en brajlo estas multe pli peza ol la skribitaj en la platskribo, sed por la blinduloj, eĉ por la surdblinduloj pretendas ili memstare uzeblajn fontojn. Maladvantaĝa estas, ke malmultas tiaj materialoj.

La sonlibro estas faka aŭ literatura verko laŭtlegita. Tiuj libroj povas esti eldonitaj en multaj medioj, en CD, mp3, aŭ en magnetofonbendo. Tiujn verkojn legas ne nur la vidmalkapabluloj, sed ekzemple ankaŭ la ŝoforoj. La blinduloj povas lerni la formulhavajn studfakojn nur per laŭfake laŭtlegitaj lernolibroj. Oni povas tiujn librojn prunti ĉe libropruntejoj.

Estas libroj ankaŭ en dosieroj. La ekranlegiloj konas la formatoj HTML, RTF, TXT, DOC, kaj PDF. Iuj pruntlibreroj senpage pruntedonas ankaŭ materialojn en tiujn formatojn por iuajn, sed ekzistas ankaŭ pruntlibreroj, ĉe kiuj nur la anoj povas prunti.

Televidioj havas ankaŭ alian tonkanajlon, per kiu oni povas aŭdi priskribon, kiu temas pri agado. Simila sistemo estas aŭdebla ankaŭ kinejen per kapaŭskultiloj. Novaj programoj por poŝtelefonoj eblas vidi la filmon kun vidantoj (laŭ esprimmaniero de blinduloj), ĉar ĝi komunikas direkte kun mikrofono de filmo por sinkronigado.[7]

Laboro redakti

La homo estas vizuala, por tio estas malfacila trovi laboron por la blinduloj. Tipa estas la telefona akceptisto, muzikisto, masoro, korbplektadisto, sed ankaŭ laboras blinduloj kiel programistoj, advokatoj, kaj instruistoj. Blindaj virinoj kun delikata palpebsenso povas helpi frue rekoni mama kancero. En Germanio en Nordrejn-Vestfalio oni startis kurson por trejnado de blindaj virinoj.

Helpiloj redakti

 
Longa blanka bastono, ĉefa helpilo por moveblo de vidmalkapabluloj.
 
Senbariado en Tokio

La blanka bastono helpas la blindulojn trafiki. Ili malrapide movigas ĝin antaŭ sin; tiu movado helpas la palpitadon kaj la aŭdadon de la uzanto, kiuj helpas lin rekoni danĝerojn.

Gvidhundoj signifikas ankaŭ molajn barierojn en la stratoj, kaj helpas navigi, sed la homo direktas. Ili povas trovi iujn objektojn en strato kiel semaforoj, poŝtkestojn, enirejojn kaj liberajn sidlokojn en veturiloj. Oni povas ankaŭ uzi poneon por tio.[8] Al ne konitaj spacoj iras blinduloj plejparte kun homa akompano.

Blinduloj povas uzi per iliaj poŝtelefonoj satelitan sistemon por orientado, kiu havas grandan ŝancon por helpi moviĝadon kaj plibonigi ilian vivon. Ekzemploj estas la libera Loadstone-GPS kaj la komerca Wayfinder Access. La libera programo pretendas kostan Nokia telefonon, kaj estas legeble per ekranlegilo. Aliaj sistemoj estas Kapten Plus kaj Trekker Breeze. Por saĝtelefonoj estas aplikaĵoj kiel Apple iPhone, kiu estas legebla per ekranlegiloj kiel VoiceOver.[9][10][11]

Senbariado de la konstruejoj, placoj kaj stratoj estas memstara fako, kiu pretendas fakulon. Al tiuj apartenas indikaĵoj en strata surfaco, kiuj signifikas sekuran strion meze, aŭ regionon, en kiu oni devas halti kaj atendi trafikon antaŭ trairado. Semaforoj eldonas sonon aŭ vibras, kiam estas sekura trairi. Oni forbaras konstruadojn kaj truojn en flastero por sekureco. Aliaj estas brajlaj surskriboj kaj elparolado de informoj en ekranoj.

Ekzistas parolantaj horloĝoj, kalkuliloj, mezuriloj, mikroondiloj, kaj forneloj, kiuj avertas, se la fajro daŭre brulas, aŭ la lakto estas elsaŭmita. Oni eldonas ankaŭ kartarojn kun palpiteblaj kartoj. Por memstara uzado de mono estas iloj, kiuj povas rekoni monerojn aŭ banknotojn. Ankaŭ termometroj kaj iloj kiuj mezuras sangopremon aŭ sangosukeron, kiuj eldiras mezuritajn informojn. Malgrandaj elektraj aparatoj kontribuas al rekonado de objektoj laŭ ilia strikodo. Ŝablono povas helpi kontribui en politikaj elektadoj.

Por lernejo blindaj infanoj bezonas multajn ilojn kiujn ili palpi aŭ aŭdi povas. Al tiuj apartenas ekranlegiloj, brajlaj iloj por komputado, brajla skribmaŝino, speciala papero, parolanta termometro, palpebla horloĝo, kompaso kaj linealo por blinduloj, geometraj formoj, palpebla ĵetkubo, mezurbendo, mapoj kaj globo, kaj sonanta pilko.

Sportado redakti

La blinduloj naĝas, atletas kaj skias, kiel la vidkapabluloj. Iuj aliaj sportoj estas adaptitaj al la blindeco, ekzemple la kriketo kaj la golfo. La goalball estas kreita por la vidmalkapabluloj.[12]

La internacia federacio de la blindaj sportistoj estas la International Blind Sports Federation (IBSA). En la paralimpiko kontribuas vidmalkapabluloj ekde 1976 (Toronto).[13]

Konsekvencoj redakti

La homo estas tre visuala, do la blindeco havas multajn konsekvencojn en la multaj partoj de la vivo. Ĝi malhelpas la lernadon, la abstraktadon, la komunikadon, la orientadon, kaj la memservadon.[14]

La moviĝado de la blindaj infanoj evoluas malrapide, ĉar mankas la vidaj stimuloj, kaj malakordigita, ĉar mankas la vida kontrolo. La tenado estas neglekta, kiu povas gvidi al skoliozo. La brakoj protektas, la kolo oblikvas. La moviĝado estas grimpa, kaj retenita, la irado malcerta kaj misritma. La blinduloj ofte spiras malprofunde. Ili kontentigas la pretendon per turniĝado de la kapo, saltado, riverenco, turniĝado, kaj skuado de la manoj. Karaktera estas la premigado de la okulo, sed tio estas malbona por la saneco.[14]

La blindeco kaŭzas ankaŭ psikajn problemojn. Ĝi malbonigas la memstarecon, pasivas, kaj malrapidas la reagadon. La blinduloj ofte eastas flamiĝema, malaplomba, kaj imagas, ke oni atendas ilin. La frustrado malhelpas la moviĝadon. La malcerteco kaŭzas timon, kaj la timo rigidigas la movigadon.[14]

Ĉe blinduloj, kiuj ne rekonas lumon, ciklo de dormo kaj tagaj aktivoj ofte ŝanĝas al memstara ritmo, kiu sendependas de normala taga ritmo, ĉar ĝi ne povas sinkroniĝi al ekstera lumo.[15]

Laŭ estimadoj blindado de adulto kostas en Germanio pli ol 90000 EUR. En tiu estas kalkulitaj medicina prisorgo, helpiloj, elfalo de laboro, pagata helpo por blinduloj, kaj aliaj kostoj.[16]

Simulado redakti

Estas aranĝoj, en kiuj blindeco estas simulata por partoprenoj. Ili povas sperti kiel blinduloj vivas. En Hungario tiel estas la Láthatatlan kiállítás en Budapeŝto. En Germanio oni povas partopreni en Dialog im Dunkeln kaj Dialogmuseum, aŭ manĝi en malhelaj restaŭrantoj.

Estas ludoj, en kiuj oni simulas blindecon.

Blindeco kaj kulturo redakti

 
La blinda Homero gvidiĝas (pentraĵo de William-Adolphe Bouguereau de 1874).

En diversaj civilizoj blinduloj estis traktitaj diversmaniere. En kelkaj landoj oni disvolvigis diversajn sistemojn por vivteni, instruadi, kaj disponigi manierojn por viveltenado kaj vivmanieroj por blinduloj. En Hispanio kaj aliaj landoj ŝtata sistemo de loterio estas administrata kaj vendata de blinduloj kaj de aliaj diskapablaluloj; en diversaj epokoj almozado estis ĉefa maniero eltenadi blindulojn. Ekde antikva tempo kanto kaj muziko estis oftaj profesioj por blinduloj, ĉar ŝajne manko de vidkapablo helpas la disvolvigon de la aliaj sentoj kaj ĉefe de la aŭdkapablo. Laŭdire Homero, nome unu el la plej antikvaj kantistoj kaj poezikomponisto estis blinda.

Famaj kantistoj kaj muzikistoj estis aŭ estas Francisco de Salinas, Antonio de Cabezón, Joaquín Rodrigo, Art Tatum, Stevie Wonder, Ray Charles kaj aliaj.

En literaturo redakti

 
Lazarillo de Tormes vidita de Francisco de Goya; la blindulo priesploras la ĉefrolulon.

En hispana literaturo unu el plej antikvaj ekzemploj de romano nome El Lazarillo de Tormes, blindulo estas instruisto de la ĉefa rolulo, kiu danke al tio iel lernos konduti en la vivo. En romano Marianela de Benito Pérez Galdós ludas gravan rolon ne nur blindeco sed ankaŭ kuracado de blindeco: la ĉefrolulo estas malbela amikino, gvindantino kaj preskaŭ amatino de blinda riĉulo, kiu estas kuracata de okulisto; tiam Marianela timas, ke li vidos ŝin malbela kaj rompos amikecon. Fama dramaturgo Antonio Buero Vallejo verkis kelkajn teatraĵojn kun blinduloj kiel ĉefaj roluloj, kiaj El concierto de San Ovidio kaj En la ardiente oscuridad. La argentina verkisto Ernesto Sabato imagis socion iel kontrolita de speco de sekreta societo internacia, kio aperas en Sobre héroes y tumbas aŭ iel en El túnel.

En franca literaturo la verkisto André Gide publikigis romanon La symphonie pastorale (1919) kie oni klopodas klarigi al denaska blindulo ekzemple la naturon de la koloroj.

En Lettre sur les aveugles à l'usage de ceux qui voient (Letero pri blinduloj por tiuj kiuj vidas) Denis Diderot aliras al la afero de la vida percepto, temo kiu tiam estis vidanta reaperon de intereso pro la sukceso de medicinaj proceduroj kiuj ebligis al kirurgoj operacii kataraktojn (demonstrite en 1728 de William Cheselden kaj en 1747 de Jacques Daviel) kaj kelkajn kazojn de blindeco el nasko. Tiam multe oni spekulativis pri la naturo kaj funkciado de la vidkapablo, kaj pri kiom multe percepto, kutimo kaj esperto permesas al individuoj identigi formojn en spaco, percepti distancojn kaj mezuri volumenojn, aŭ distingi realisman artaĵon disde realo. Laŭ la eseo de Diderot, blindulo kiu subite kapablas vidi por la unua fojo ne tuj komprenas tion kion tiu vidas, kaj ĝi devas pasigi iome da tempo establante rilatojn inter sia esperto de formoj kaj distancoj (kompreno unue akirita per tuŝado) kaj la bildoj kiuj poste aperis per la vidkapablo.

Eseo pri blindeco (originale portugale Ensaio sobre a cegueira) estas romano eldonita en 1995 de la portugala verkisto José Saramago. Ĝi estas romano psikologia, rakontita de ĉioscia rakontanto speciale centriĝinta en la ĉefa rolulo, kiu estas la kuracistedzino. La profunda egoismo, kiu markas la malsamajn rolulojn en la lukto por la postvivado, fariĝas parabolo de la nuna socio, transcendante tiel la signifon de blindeco preter la fizika malsano mem.

En filmoj redakti

  • At First Sight, romantisma drama usona filmo de 1999 kun steluloj Val Kilmer kaj Mira Sorvino, bazita sur la eseo "To See and Not See" en la libro de la neŭrologo Oliver Sacks nome An Anthropologist on Mars kaj inspirita de la vera vivohistorio de Shirl Jennings, kiu rekuperis vidkapablon post longdaŭra blindeco. La filmo estis reĝisorita de Irwin Winkler kaj verkita de Steve Levitt.

Metafora uzado redakti

Oni uzas blindecon ankaŭ metafore, kiam oni aŭ iuj ne volas rekoni iun, ne estas interesita en iu, aŭ simple ne konas iun kaj ne volas koni ĝin. Kontraŭ tiu uzado malkapabluloj mem kaj iliaj grupoj protestis.[17][18]

 
blindulo kun sia gvidhundo en Braziljo, Brazilo

Referencoj redakti

  1. http://www.deafblind.com/
  2. Pschyrembel klinisches Wörterbuch. Mit klinischen Syndromen und Nomina Anatomica. = Klinisches Wörterbuch. Bearbeitet von der Wörterbuchredaktion des Verlages unter der Leitung von Christoph Zink. 256., neu bearbeitete Auflage. de Gruyter, Berlin u. a. 1990, ISBN 3-11-010881-X.
  3. Laurent A. Renier, Irina Anurova, Anne G. De Volder, Synnöve Carlson, John VanMeter, Josef P. Rauschecker: Preserved Functional Specialization for Spatial Processing in the Middle Occipital Gyrus of the Early Blind. In: Neuron. Bd. 68, 2010, ISSN 0896-6273, S. 138–148, doi:10.1016/j.neuron.2010.09.021.
  4. [1] Das Entwicklungsstufenmodell nach Piaget
  5. "Akustische Sensibilisierung"
  6. "Fortschrittliche Förderung blinder Kinder"
  7. Smartphone-App für Audiodeskription im Kino
  8. Spiegel-Online: Mit dem Zwergpferd in den Hörsaal
  9. Produktinformationen bei INCOBS
  10. Arkivigite je [Date missing] per vo-portal.de [Error: unknown archive URL]
  11. Deutsche Beschreibung der App BlindeSquare auf KuUBuS. Arkivita el la originalo je 2013-12-16. Alirita 2018-06-23.
  12. Blind Sports Victoria. Alirita 2008-03-04.
  13. The history of people with disabilities in Australia - 100 years. Disability Services Australia. Arkivita el la originalo je 2011-02-07. Alirita 2008-03-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-07. Alirita 2013-04-21.
  14. 14,0 14,1 14,2 http://www.lovasok.hu/upload/gyogyped2.pdf Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Ŝablono:AWMF
  16. PSS16 Cost of Blindness in Austria Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, Institut für Pharmaökonomische Forschung Wien (engl.), abgerufen am 3. Dezember 2015
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-06. Alirita 2018-07-06.
  18. http://www.stiftung-auschwitz-komitee.de/system/files/intern/dokumente/AK_Erkl%C3%A4rung%20rechtes%20Auge.pdf

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Anhaltspunkte für die ärztliche Gutachtertätigkeit beim Bundesministerium für Arbeit und Soziales.
  • Leitlinien Nr. 07 vom Berufsverband der Augenärzte Deutschlands.
  • Andreas Schaufler: Low Vision. Komplett überarbeitete Neuauflage, DOZ Verlag, Heidelberg 2013, ISBN 978-3-942873-14-7.
  • Ministerio de Educación, Gobierno de Chile. Guía de Apoyo Pedagógico, Necesidades educativas especiales en el nivel de educación Parvularia. Ĉilio.
  • Nordqvist Barbro: Nähdä. Teoksessa Salminen, Anna-Liisa (toim.): Apuvälinekirja. Helsinki: Kehitysvammaliitto, 2003. ISBN 951-580-364-0.
  • Wolfgang Drave, Hartmut Mehls (Hrsg.): 200 Jahre Blindenbildung in Deutschland (1806–2006). edition bentheim, Würzburg 2006, ISBN 3-934471-57-9.
  • Kai Nonnenmacher: Das schwarze Licht der Moderne: zur Ästhetikgeschichte der Blindheit. Niemeyer, Tübingen 2006, ISBN 3-484-63034-5 (Dissertation Universität Mannheim 2003, XI, 377 Seiten).
  • Eva M. Glofke-Schulz: Löwin im Dschungel. Blinde und sehbehinderte Menschen zwischen Stigma und Selbstwerdung. Psychosozial-Verlag, Gießen 2007, ISBN 978-3-89806-735-5.
  • Oliver Häuser, Stefanie Krug: Den Menschen sehen. 150 Jahre Nikolauspflege. (1856–2006). Nikolauspflege, Stiftung für Blinde und Sehbehinderte Menschen, Stuttgart 2006, ISBN 3-00-018633-6 (142 S. in Großdruck mit zahlreichen Abbildungen).
  • Otto Käfer: Blindheit in der Kunst. Darstellung und Metaphorik. Gebrüder Mann Verlag, Berlin 2016, ISBN 978-3-7861-2758-1 (Dissertation, Eberhard Karls Universität Tübingen, 2014, 460 Seiten).
  • Jacques Lusseyran: Das wiedergefundene Licht. Die Lebensgeschichte eines Blinden im französischen Widerstand (= dtv 30009 Sachbuch). 4. Auflage. Deutscher-Taschenbuch-Verlag, München 1992, ISBN 3-423-30009-4.
  • Heinrich Scholler: Enzyklopädie des Blinden- und Sehbehindertenwesens. Müller, Heidelberg 1990, ISBN 3-8114-2188-3, S. 516.
  • Josephine Siebe: Moderne Blindenfürsorge. Mit sechs Illustrationen nach photographischen Original-Aufnahmen. In: Reclams Universum. Moderne illustrierte Wochenschrift, 27. Januar 1911, S. 571–574.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Blindheit en la germana Vikipedio.