Blindludo estas infana moviĝema ludo, ĉe kiu unu el partoprenantoj kun la vinditaj okuloj kaptas la aliajn. Ĝi bone disvolvas kunordigon de movoj kaj aŭdon de ludantoj.

blindludo

emblemo

kristnaska tradicio • enĉambra plurhoma ludo • infanludo • tradicia ludo
vdr
Blindludo

Ludreguloj redakti

Esenco de unu el variantoj de la ludo estas en tio, ke elektita kaptanto kun la vinditaj okuloj devas trovi kaj tuŝi homon. Post kiam la kaptanto tuŝas homon, tiu homo estiĝas kaptanto, kaj al tiu oni vindas la okulojn. Post tio ĉio komeciĝas denove.

Diverskulture redakti

  • Dum la 18a kaj 19a jarcentoj en Eŭropo estis populara ludo eĉ inter distrantoj de altaj socitavoloj.
  • En la hispana tiu ludo estas nomata kiel blinda kokineto, dum en la itala kiel blinda muŝo, dum en la portugala kiel blinda kaprino.

Vidu ankaŭ redakti