Blovoŝanĝilo (ankaŭ blovsintezilolirikono) estas elektrona muzikinstrumento, kiu laŭ ekblovmaniero similas al tiu de bekfluto, klarnetosaksofono. La blovsintezilo palpas per specialaj sensiloj la blovfluon de la muzikisto kaj la uzokombinaĵon de klaposimila ŝaltkombinaĵo. Ĉi tiuj elektronaj signaloj estas transformataj en MIDI-datumojn kaj alvenas por la vera tongenerado en internan sintezilon aŭ en eksteran sonmodulilon.

Blovsintezilo-ludanto

Ludmaniero kaj tekniko redakti

Blovsintezilo estas ludebla per malsamaj manieroj.

Ekz. Yamaha ofertas je sia modelo WX5 saksofon- resp. bekflut-similan plastobuŝaĵon. La prenadoj estas certagrade reguligeblaj, sed plejparte similaj al tiuj de saksofono. Je WX5 la "klapoj" estas tiel konstruitaj, ke oni devas premi ilin, dum kiam la klavojn de EWI de Akai oni devas nur tuŝi. La tonamplekso estas 6-8 oktoj elekteblaj per la dikfingro sur la dorsflanko.

Modernaj aparatoj reagas kiel tradicia instrumento je dinamiko kaj forto de la aerfluo kaj ŝanĝas per tio la sonkoloron. Nutrata estas la elekto de la ludeblaj instrumentoj per tiel nomata „sonbanko“, en kiu la variaj sonkoloroj estas eltireblaj.

Gravaj muzikistoj redakti

Unu el la unuaj muzikistoj, kiuj ludis ĉi tiun instrumenton, estis saksofonisto Wayne Shorter kun lirikono de la firmao Computone. La kalifornia saksofonisto Tom Scott antaŭenigis la popularecon de ĉi tiu instrumento per sia bando LA Express kaj la titolmuziko por la televidserio "Starsky & Hutch". Nun li ankaŭ ludas blovsintezilon de AKAI.

Modeloj redakti

Blovoŝanĝiloj redakti

Tongenerilo redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Blaswandler » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3545644 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)