Blua Banano
Blua Banano estas fakvorto de demografio kaj ekonomio en Eŭropo. Ĝi indikas banano-forman kaj dense loĝitan urban areon en Eŭropo, kiu etendiĝas de Nordokcidenta Anglio ĝis Milano. Sume, ĝia loĝantaro estas 110 milionoj da homoj.[1] Ĝi estas unu el la plej grandaj koncentriĝoj de homoj, kapitalo kaj industrio en la mondo.[2] La koncepton kaj terminon elpensis en 1989 RECLUS, grupo de francaj geografiistoj estrita de Roger Brunet.[3]
Urbegoj en la regiono redakti
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ The European Blue Banana. Eu-partner.com (2011-03-03). Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2013-09-14.
- ↑ Gert-Jan Hospers (2003). “Beyond the Blue Banana? Structural Change in Europe's Geo-Economy”, Intereconomics 38 (2), p. 76–85. doi:10.1007/BF03031774.
- ↑ Brunet, Roger. (1989) Les villes europeénnes: Rapport pour la DATAR (france). Montpellier: RECLUS. ISBN 2-11-002200-0.