La Blua fringo, Fringilla teydea, estas specio de paserinaj birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Fringoj. Ĝi estas endemia de la insuloj de Tenerife kaj Gran Canaria en hispanaj insuloj Kanarioj. Tiu birdo estas la natura simbolo de la insulo de Tenerife, kune kun la kanarinsula drakarbo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua fringo
Blua fringo, masklo
Blua fringo, masklo
Blua fringo, ino
Blua fringo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Fringilla
Specio: F. teydea
Fringilla teydea
(Webb, Berthelot kaj Moquin-Tandon, 1841)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Tiu palearktisa birdo troviĝas nur en altaj teroj de la insuloj de Tenerife kaj Gran Canaria. Ĝi havas du subspeciojn, F. t. tydea el Tenerife kaj F. t. polatzeki el Gran Canaria.[2] Ties ĉefa habitato estas montarbaro de Kanaria pino (Pinus canariensis). Ĝi estas plej komuna en koniferarbaraj areoj kun densa subkreskaĵaro, sed ĝi troviĝas ankaŭ en arbaro de laŭro kaj pino, arbomakiso kaj arbustaro.[2] Ili preferas habitaton je ĉirkaŭ 1100–2000 m, sed ili descendas dum malbona vetero.[3]

La Grandkanaria fringo redakti

Tiu taksono estis malkovrita kiel subspecio de la Blua fringo, Fringilla teydea, komence de la 1900-aj jaroj fare de la pola ornitologo Johann Polatzek. Post pli ol unu jarcento oni malkovris, ke fakte ambaŭ taksonoj estas du diferencaj specioj pro plumaro, morfologio, kanto kaj genetikaj diferencoj. Tio fakte kreis problemon, ĉar dum la Blua fringo de la insulo Tenerife estas sufiĉe abunda, la Grandkanaria fringo estas ege malabunda kaj loĝanta nur en pinaroj de sudokcidento de la insulo, kio konvertas ĝin en specio endanĝerita al formorto.[4][5]

Aspekto redakti

 
Fringilla teydea teydea

Blua fringo similas al la Fringo, sed ĝi estas rimarkinde pli granda, kaj havas pli dikan bekon. Ĝi estas karaktere pli uniforma en sia plumaro, kaj ili ne havas malhelan kronon. Ino estas pli senkolore grizbruna, sed povas esti distingata el fringoj pro sia pli malmarkataj flugilstrioj. Reproduktanta masklo estas nekonfuzebla, pro la tre malhelblua plumaro (kiel la komuna nomo sugestas) ĉefe ĉe kapo kaj griza konusforma fortika pintakra beko.[2] La subpugo estas blanka. La kruroj estas rozkolorecaj.

Kutimaro redakti

Ties kanto estas pli mallonga kaj pli milda ol tiu de la Fringo, kaj la flugalvoko estas pli raŭka.

La Blua fringo manĝas ĉefe semojn de Kanaria pino, sed, malkiel plej parto de aliaj fringoj, ties idoj estas manĝigataj ĉefe per insektoj.[2] Reproduktado okazas el majo al julio; ili konstruas neston sur arboforko, kaj la ino demetas du ovojn.

Tiu birdo ne estas migranta. Tiu specio povas formi malgrandajn arojn for de la reprodukta sezono, foje kiel miksitaj kunmanĝantaroj kun Fringoj kaj aliaj fringedoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Leĝo 7/1991, de 30a de aprilo, pri natursimboloj ĉe Kanarioj - en hispana
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Clement, Peter; Harris, Alan; Davis, John. (1993) Finches and Sparrows. Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 167–168. ISBN 0-691-03424-9.
  3. BirdLife International (2004). Fringilla teydea. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006.
  4. "El pinzón azul de Gran Canaria, nueva especie", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 15. Cito al gazeto Journal of Avian Biology, George Sangster kaj aliaj.
  5. ¿En qué se diferencia el pinzón azul de Gran Canaria del de Tenerife?, Aurelio Martín, La Razón, Madrido, [1] Alirita la 26an de Januaro 201.

Vidu ankaŭ redakti