Meteologie, la blua horo estas tempo inter tago kaj nokto, kiam la ĉielo aperas preskaŭ komplete blua, kun koloro pli malhela ol la taga ĉielbluo. Kontraue al la taga ĉielbluo, la bluan horon kaŭzas ne precipe la difuzo de Rayleigh[1], sed la lum-sorbo de ozono en la supraj tavoloj de la atmosfero, en la bendoj de Chappuis[2].

La palaco de Westminster dum la blua horo

Fotantoj foje uzas tiun tempon por produkti specialajn efektojn, interalie, ĉar tiutempe la heleco de la ĉielo similas al tiu de lumigita ĉambro.

La daŭro de la fenomeno forte dependas de la latitudo kaj de la sezono, aŭ alidire de la loka tagolongo. Ce la ekvatoro ĝi daŭras ĉirkaŭ 20 minutojn, ce ekvinokso 30 minutojn. Ĉe latitudo de 45° ĝi povas je vintra solstico dauri 50 minutojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. kion ajn diras la franca vikipedio
  2. Götz Hoeppe. Himmelslicht, Spiegelbild des Erdklimas (germane). Alirita 2013-02-27.