Blua klika skarabo

La blua klika skarabo (Limoniscus violaceus) (el la familio de elateredoj) estas blua-nigra skarabo, longa 12 mm, kun malforta blua/viola reflektado. Ĝia nomo venas de la familia propreco, se ili saltas supren, ili falas sur sian dorson, aŭdebla dumtempe la sonon de kliko.

La skarabo estas tre rara kaj apenaŭ videbla, ĉar ĝi vivas en putriĝantaj arbotrunkoj, kiuj havas rektan konekton al la grundo. Pluaj kondiĉoj estas, ke la trunkokavo ne povas pluvhumidiĝi, nek sekiĝi; la kavon ne povas traplekti radikoj, ĝin ne povas penetri lumo. La plej konvena trunkokavo estas por ĝi certiga, ke la subenfalantaj ligneroj kaj la humido facile kungluiĝas, kio donas konvenan vivejon kaj nutraĵon por evoluo de larvoj. La larvoj krizalidiĝas tie kaj la naskiĝintaj imagoj travintrumas tie.