La Blua orelfazanoBlua fazano (Crossoptilon auritum) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en la orienta kaj nordorienta partoj de Ĉinghaj, la nordokcidenta kaj suda partoj de Gansu, Helan-montaro de Ningŝja kaj en norda Siĉuano. Spite ties nomo, temas pri specio pli griza ol blua. Pro ties malproksima teritorio, tiu ĉi estis la lasta inter la tri orelfazanoj kiu estis konata en Okcidento kiam oni alportis ĝin al avikulturaj ĝardenoj de Jean Delacour ĉe Clères en Francio en 1929.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua orelfazano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kokoformaj birdoj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Orelfazanoj Crossoptilon
Specio: Blua orelfazano Crossoptilon auritum
Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas granda ĝis 96 cm longa fazano tutkorpe bluecgriza kaj ruĝa ĉe ambaŭ flankoj de la kapo pro la kutimaj en la familio nudaj haŭtaĵoj; la plumoj ĉe la oreloj estas blankaj kaj el la bekobazo ili elstaras sur la nuko. Ĝiaj bluecgrizaj mezaj vostoplumoj aparte longaj leviĝas supren, dum la ceteraj vostoplumoj falas kvazaŭ ĉevalvosto, entute 24 vostoplumoj. La eksteraj vostoplumoj estas blankaj ĉe la bazo. La krono estas nigra, la irisoj flavecaj al malhelbrunaj kaj la kruroj ruĝaj. La masklo pezas 1,735-2,11 kg dum la ino 1,82-1,88 kg.

Samkoloraj estas la femala kaj maskla birdoj, tamen la nuda parto sur la kapo de la femala estas malpli disvolviĝanta ol tiu de la maskla. Iliaj piedfingroj ne havas ergotojn. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed inoj kutime estas iomete pli malgrandaj kaj ne havas spronojn aŭ tiuj estas malgrandaj. Junuloj estas grizbrunaj kaj atingas maturan plumaron post 4 monatoj.

Maskloj elsendas laŭtajn alvokojn por pariĝado mateniĝe kaj krepuske sed ne tagmeze aŭ ĉe aliaj horoj. Tiuj krioj formas seriojn de ĝis 6 eroj.

Kutimaroj redakti

La bluaj fazanoj vivas en densaj picearoj, kverkaroj kaj arbustaroj sur altaj montoj 2.500-3.400 metrojn super la marnivelo al arbarbordoj. Post aŭtuno, kiam la neĝolinio malleviĝas, ili do translokiĝas al montovaloj, kie fluas akvo, aŭ vastaj ebenaĵoj kun arbustaro. Ili povas iri al herbejoj apudaj al arbaroj por manĝi, sed nokte ili revenas al arbaroj por ripozi sekure.

Ili estas gregemaj kaj loĝantaj birdoj. Ordinare ili aktivadas 10-30-ope sed foje en aroj de ĝis 60 individuoj for de la reprodukta sezono ĉe la tagiĝo. Ili ĉiam krias unu al alia, dum serĉado de manĝajoj en arbaro kaj arbustaro. Tagmeze ili sin kaŝas en arbustaro. Ili denove vigliĝas vespere kaj arope noktas sur folioriĉaj arboj. Ili havas akrajn aŭdadon kaj vidkapablon. Surprizite, ili tuj forkuras disen, iam disetendante siajn flugilojn. Per flugiloj mallongaj kaj korpo peza ili flugas malrapide kaj mallerte.

Ili manĝas vegetaĵajn materialojn kiaj radikojn, berojn, tigojn kaj semojn, kaj ankaŭ grenon kaj insektojn. Por tio ili gratas la grundon, sed prenas la manĝerojn per beko. Ili krias ĉiam kun levita kapo, etendita kolo kaj starigita vosto, kaj la kriado estas sonora, akra kaj mallonga kun iom da trilo. Ties dieto komponiĝas el ĉirkaŭ 80 % de vegetaloj (granoj falintaj) kaj 20 % de malgrandaj senvertebruloj. Sur arboj ili nur ripozas, ne manĝas.

Reproduktado redakti

Ili fekundiĝas inter marto kaj junio. Komence ili disiĝas en paroj. La birdino demetas 6-12 ovojn, ĝenerale 8 kaj malofte ĝis 14, surtere en ombrata arbustaro, subarbe aŭ en pli malalta loko kiel kavaĵo. La kovado daŭras 24-28 tagojn, maloftege ĝis 29, plej longa kovado inter orelfazanoj; faras ĝin nur la ino, dum la masklo restas proksime. La nove eloviĝinta birdido pezas 38 gramojn, kaj post 4 aŭ 5 monatoj ĝi jam estas preskaŭ samgranda kiel plenkreska birdo. Iuj el ili povas demeti ovojn printempe de la sekvanta jaro.

La bluaj fazanoj estas valoraj aprecaj birdoj. Unu el la plej komunaj kaj nombraj orelfazanoj, la Blua orelfazano estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

Eksterai ligoj redakti