Blua preĝejo (Bratislavo)

Preĝejo Bluapreĝejo de Elizabeto de Hungario estas romkatolika kirko en Slovakio, en Bratislavo.

Preĝejo de
Elizabeto de Hungario
Preĝejo Blua en Bratislavo
Preĝejo Blua en Bratislavo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Slovakio
Municipo Bratislavo

Geografia situo

48° 8′ 36″ N, 17° 7′ 1″ O (mapo)48.14338888888917.116833333333Koordinatoj: 48° 8′ 36″ N, 17° 7′ 1″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Konsekrinto KOHL Medárd József
Statuso paroĥa preĝejo de 1934
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 31 m
Larĝo 11 m
Alto 37 m
Konstrumaterialo masonita
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Slovakio

Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Slovakio)
Preĝejo de
Elizabeto de Hungario (Slovakio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Regiono Bratislavo

Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Bratislavo)
Preĝejo de
Elizabeto de Hungario (Bratislavo)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la tiama urbo Pozsony apartenanta al Hungara reĝlando komence de la 20-a jarcento oni konstruis domojn en la orienta urborando. Jen tiu impona preĝejo fare de Ödön Lechner estis konstruita en tiu urboparto inter 1909-1911. Ĝi iĝis unu el la plej impona konstruaĵo de la hungara secesia stilo. Ĝi estis dediĉita ankaŭ al Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, tial interne pri la reĝino oni metis reliefon, kiun en 1921 la slovakoj forigis kaj metis en la paroĥon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola havanta po 1 cilindran turon kaj navon. Inter la turoj estas la ĉefenirejo. Ekstere oni konstruis ornamaĵojn pri hungaraj motivoj. Ceramikoj de Vilmos Zsolnay donas bluon al la konstruaĵo. Super la ĉefenirejo estas videbla mozaiko pri Elizabeto de Hungario. Interne ĉe la enirejo 2 memortabuloj troviĝas pri Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj Pio la 10-a. La ĉefaltara bildo prezentas Elizabeton de Hungario. Estas menciinda la flanka altaro pri Tereza de Lisieux, kie estas ligna reliefo pri Sankta Maria. 2 skulptaĵoj gravas en la interno: pri Koro de Jesuo kaj Sankta Antonio el Padovo.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
La altaro