Blua sito, Sitta azurea, estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua sito


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitoj Sitta
Specio: S. azurea
Sitta azurea
Lesson, 1830
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Matura birdo Fraser's Hill, Malajzio 1994

Disvastiĝo redakti

Tiu specio loĝas en Indonezio kaj Malajzio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaroj.

Aspekto redakti

Tiu ĉi specio malsimilas de aliaj sitoj pro pli blua plumaro, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, pli precize tiu birdo havas blankajn gorĝon kaj bruston kaj bluajn suprajn partojn, ekzemple malhelbluan kapon ĝis la bekalto kun blankaj okulringoj kaj helegaj irizoj (sama malhelblua koloro estas ankaŭ en la plumaro sur la kruroj, kiuj estas bluecaj). La blua dorso estas dividita: la supra duono estas belege brilblua kaj la suba helblua, kaj la limo konsistas el ĉeno de helbluaj plumoj kun malhelblua konturo (4 grandaj centre kaj tri malgrandaj komence). Ankaŭ la vosto estas blueca.

Libroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti