La Blubeka merganasoAmerika merganaso laŭ la scienca nomo (Aythya americana) estas mezgranda birdospecio de la grupo de la merganasoj, 37 cm longa kun enverguro de 84 cm.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blubeka merganaso
iĉo en Centra Parko (Novjorko)
ino kun idoj
ino kun idoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. americana
Aythya americana
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Kol-streĉanta Blubeka merganaso en aminduma rito

Ĝi estas simila al la parenca Brunkapa anaso, sed la bekobildo diferencas kaj la Blubeka merganaso havas pli helajn kaj rimarkindajn irisojn.

La maskla plenkreskulo havas helbluan bekon (kio nomigas la specion) kun tre nigra pinto, brikoruĝajn kapon kaj kolon, nigran bruston, flavajn irisojn kaj helgrizajn dorson kaj flankojn, iom pli malhele ĉedorse (fakte temas pri ege fajna vermikulado videbla nur de proksime). La ina plenkreskulo havas brunajn kapon kaj korpon kun pli malhelbluecan bekon kun nigra pinto.

Kutimaro redakti

La reprodukta habitato estas marĉoj kaj prerioj en okcidenta Nordameriko. Perdo de reprodukta habitato kondukis al akre malpliiĝantaj populacioj. Inoj regule demetas ovojn sur nestoj de aliaj Blubekaj merganasoj aŭ de aliaj anasoj, ĉefe de Blankadorsa anaso. La Blubeka merganaso kutime faras novan partneron ĉiujare, kaj ekpariĝas fine de vintro.

Sekve al la reprodukta sezono, la masklo iras al plumoŝanĝado kio igas lin senfluga dum preskaŭ unu monato. Antaŭ tio, li lasas sian partneron kaj moviĝas al grandaj akvejoj, ĉefe flugante norden.

Ili travintrumas en suda kaj nordorienta Usono, la regiono de la Grandaj Lagoj, norda Meksiko kaj Karibio.

Tiu tre migranta specio estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Manĝo redakti

Tiuj birdoj manĝas ĉefe per plonĝado aŭ plaŭdado. Ili manĝas ĉefe akvajn plantojn Halodule wrightii (74 %) kun iome da moluskoj (21 %).[1] Gastropodoj estas 18% de la manĝo kaj duvalvuloj estas 3 % el ties manĝo.[1]

Gastropodoj konataj kiel manĝo de la Aythya americana estas:[1] Acteocina canaliculata, Acteon punctostriatus, Anachis avara, Anachis obesa, Caecum nitidum, specioj Calliostoma, Cerithidea pliculosa, Cerithium lutosum, Crepidula convexa, Diastoma varium, specioj de Melanella, Mitrella lunata, Nassarius acutus, Nassarius vibex, specioj de Natica, Neritina virginea, Odostomia trifida, Olivella minuta, Olivella watermani, specioj de Polinices, Piramideledoj, Pyrgocythara plicosa, Rissoina catesbyana, Sayella livida, specioj de Turbonilla, Turbonilla interrupta kaj specioj de Vitrinella.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Michot T. C., Woodin M. C. & Nault A. J. (2008). "Food habits of redheads (Aythya americana) wintering in seagrass beds of coastal Louisiana and Texas, USA". Acta Zoologica Academiae Scientiarum Hungaricae 54 Suppl. 1): 239-250. PDF

Eksteraj ligiloj redakti