La Blubeka mutuo (Crax alberti) aŭ Blubeka kraco estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, kiu inkludas la ĉaĉalakojn, jakuojn, kaj mutuojn, kaj estas parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed tiu loĝas en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blubeka mutuo
Blubeka mutuo
Blubeka mutuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Nothocrax
Specio: C. alberti
Crax alberti
(Fraser, 1852)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio troviĝantas nur en norda Kolombio; areoj de ties teritorioj en la sudo kaj en oriento estas borditaj de la rivero Magdalena. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj nubarbaroj de malaltaj teroj ĝis 1,500 m super marnivelo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri nigreca fazaneca birdo kun krispa kresto. Ĝi estas averaĝe 91 cm longa. Ties plumoj estas kaj nigraj kaj brilaj, escepte ĉe la vostopinto kaj la ventro, kie ili estas blankaj. Estas kazo de evidenta seksa duformismo. La masklo prezentas sur la beko bluajn karunklojn kaj vaksaĵojn. La beko de la ino malhavas elstaraĵojn sed ankaŭ ties bekobazo estas blua, ties subaj partoj estas ruĝecbrunecaj, brusto kaj vosto kun blankaj linioj kaj havas ankaŭ fazon de ruĝeca koloro.[1]

Referencoj redakti

  1. Rodríguez Mahecha, José Vicente; Nigel Hughes; Olga Nieto kaj Ana María Franco (2005) Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas: 50. Bogotá: Conservación Internacional.

Eksteraj ligiloj redakti