La Blucindra ardeo (Ardea herodias) estas granda vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj, komuna ĉe marbordaj malfermaj akvejoj kaj en humidejoj de plej Norda kaj Centrameriko same kiel ĉe Karibio kaj Galapagoj. Ĝi estas rara vaganto en Eŭropo, kun registroj el Hispanio, Azoroj, Anglio kaj Nederlando. Tutblanka populacio troviĝanta nur en Karibio kaj suda Florido estis iam traktata kiel separata specio kaj konata kiel Blankacindra ardeo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blucindra ardeo
Blucindra ardeo
Blucindra ardeo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. herodias
Ardea herodias
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
blue: vintrejoj; flave: reproduktejoj; verde: la tutan jaron

Taksonomio redakti

La Blucindra ardeo estis unu el multaj specioj origine priskribitaj de Carolus Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae.[1]

La Blucindra ardeo estas anstataŭata en la Malnova Mondo de la tre simila Griza ardeo, kiu diferencas ĉar ĝi estas iome pli malgranda (90–98 cm), kun palgrizaj kolo kaj kruroj, sen la pli brunaj koloroj kiujn la Blucindra ardeo havas tie. Ĝi formas superspecion kun tiu kaj ankaŭ kun la Kokoia ardeo el Sudameriko, kiu diferencas je tio ke ĝi havas pli etendan nigron en la kapo, kaj blankajn bruston kaj kolon.

Estas kvin subspecioj:[2]

  • Ardea herodias herodias Linnaeus, 1758. Plej el Nordameriko, escepte klarigoj sube.
  • Ardea herodias fannini Chapman, 1901. Pacifika nordokcidento el suda Alasko suden al Vaŝingtonio; marborda.
  • Ardea herodias wardi Ridgway, 1882. Kansaso kaj Oklahomo al norda Florido. Okazis vidaĵoj en sudorienta Georgio.
  • Ardea herodias occidentalis Audubon, 1835. Suda Florido, insuloj de Karibio. Iam konata kiel separata specio, nome Blankacindra ardeo.
  • Ardea herodias cognata Bangs, 1903. Galapagoj.

Aspekto redakti

 
Blucindra ardeo englutanta serpenton.

Ĝi estas la plej granda nordamerika ardeo kaj, inter ĉiuj nunaj ardeoj, ĝi estas superata nur de la Goliata ardeo kaj de la Blankventra ardeo. Ĝi havas el kapo al vosto longon de 91–137 cm, enverguron de 167–201 cm, alton de 115–138 cm, kaj pezon de 2.1-3.6 kg.[3][4][5] Elstaraj karakteroj estas ardezkoloraj flugoplumoj, ruĝecbrunaj femuroj, kaj para ruĝecbruna kaj nigra strioj ĉe flankoj; la kolo estas rustogriza, kun nigrablanka strieco vertikale ĉe la brusto; la kapo estas pli pala, kun preskaŭ blanka vizaĝo, kaj paro de nigraj longaj plumoj el ĝuste super la okuloj al nuko. La plumoj de la suba kolo estas pli longaj; ĝi havas ankaŭ longajn plumojn ĉe la suba dorso komence de la reprodukta sezono. La beko estas flaveca, kaj iĝas oranĝeca mallonge komence de la reprodukta sezono, kaj ankaŭ la malsupro de kruroj, kio estas griza, iĝas oranĝeca komence de la reprodukta sezono.

Nematuruloj estas pli senkoloraj, kun nigrecgriza krono, kaj la flanka bildo nur svage markata; ili ne havas longajn plumojn, kaj la beko estas senkolore grizecflava.[2][6][7] Inter standardaj mezuroj, la flugilseparo estas 43-49.2 cm, la vosto estas 15.2-19.5 cm, la supra bekobordo estas 12.3-15.2 cm kaj la tarso estas 15.7–21 cm.[8][9]

La piedo de tiu ardeo estas ĉirkaŭ 22 cm, preskaŭ rekte. Du el la tri antaŭaj fingroj estas ĝenerale pli proksime kune. En spuro la antaŭaj fingroj same kiel la malantaŭa ofte montras la malgrandajn kalkanumojn.[10]

La subspecioj diferenciĝas nur iome laŭ grando kaj plumarnuanco, kun la escepto de la subspecio occidentalis, kiu same kiel normalkoloraj birdoj, havas ankaŭ distingan blankan morfon, konatan kiel Blankacindra ardeoBlanka granda ardeo (ne konfuzenda kun la Blanka ardeo, por kio "Blanka granda ardeo" estis iam komuna nomo). Ĝi troviĝas nur en suda Florida kaj kelkaj partoj de Karibio. La Blankacindra ardeo aŭ Blanka granda ardeo diferenciĝas el la aliaj Blucindraj ardeoj laŭ bekomorfologio, kapoplumaj longoj, kaj ĉar havas totalan mankon de pigmento en sia plumaro. Tio troviĝantas ĉefe ĉe sala akvo, kaj estis dumlonge konsiderata separata specio. La birdoj intermezaj inter la normala morfo kaj la blanka estas konataj kiel Ardeo de Würdemann; tiuj birdoj similas al "normala" Blucindra ardeo kun blanka kapo.

La teorio ke la Blankacindra ardeo aŭ Blanka granda ardeo povus esti separata specio (A. occidentalis) el Blucindra ardeo ricevis denove subtenon nun de David Sibley.[11]

Voĉo redakti

La alvoko estas akra kvakado. Tiu ardeo estas plej voĉema dum la reprodukta sezono, sed alvokas eventuale je ĉiu ajn jarepoko dum teritoriaj disputoj aŭ kaze de ĝenado.

 
Alvoko de Blucindra ardeo

Kvar alvokoj de Blucindra ardeo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Similaj specioj redakti

La "Granda blanka ardeo" povus esti konfuzata kun la Blanka ardeo sed ĝi estas pli granda, kun flavaj kruroj diferencaj el la nigraj kruroj de la Blanka ardeo. La Ruĝeca egreto kaj la Blua egreto povus esti konfuzataj kun la Blucindra ardeo, sed ili estas multe pli malgrandaj, kaj ne havas blankon en la kapo aŭ flavon en la beko. En la sudaj partoj de la teritorio, la Blucindra ardeo foje koincidas kun la tre proksime rilata kaj similgranda Kokoia ardeo. Tiu Kokoia ardeo distingiĝas pro rimarkinda blanka kolo kaj tre nigra krono, sed la pli senkoloraj junuloj estas pli facile konfuzeblaj. Pli surface simila estas la iome pli malgranda Griza ardeo, kiu povas foje vaganti al la nordaj marbordoj de Nordameriko. La Griza (kiu okupas la saman ekologian niĉon en Eŭrazio kiel la Blucindra ardeo) havas tre similan plumaron sed havas tre helgrizan kolon. Erare la Blucindra ardeo estas foje aludita kiel "gruo".

Distribuado kaj habitato redakti

 
Flugante kun nestomaterialo en Ilinoiso, Usono

La Blucindra ardeo troviĝantas tra plej de Nordameriko, tiom norde kiom ĝis Alasko kaj la sudaj kanadaj provincoj. Ties teritorioj etendas suden tra Florido, Meksiko kaj Karibio al Sudameriko. Birdoj oriente de la Roka Montaro en la norda parto de tiuj teritorioj estas migrantaj kaj vintras en Centrameriko aŭ norda Sudameriko. El suda Usono suden kaj en la marbordoj de Pacifiko, ili estas loĝantaj birdoj la tutan jaron.[2] Tamen ties kuraĝo estas tia ke ankaŭ kelkaj individuoj ofte restas dum malvarmaj nordaj vintroj.

Ili povas troviĝi en granda gamo de habitatoj, kaj en nesalakvaj kaj en salakvaj marĉoj, en marĉoj de mangrovoj, inundataj herbejoj, lagobordoj aŭ marbordoj, sed ĉiam ĉe akvejoj, kutime nestumante en arboj aŭ arbustoj.

Oni registris tiun specion kiel vaganta en Anglio,[12] Gronlando, Havajo, kaj Azoroj.[2]

Kutimaro redakti

Dieto redakti

 
Manĝanta malgrandan fiŝon, ĉefa predo.
 
Malrapida flugoglitado.

Ĉefa manĝo de la Blucindra ardeo estas malgrandaj fiŝoj, kvankam oni scias, ke oportuneme manĝas ampleksan gamon de salikokoj, kraboj, akvaj insektoj, roduloj kaj de aliaj malgrandaj mamuloj, amfibioj, reptilioj, kaj malgrandaj birdoj. Ardeoj lokigas sian manĝon per vido kaj kutime englutas ĝin komplete. Oni konis ardeojn kiuj sufokiĝis pro predoj tro grandaj.[13] Ĝi estas ĝenerale solema manĝanto. Individuoj kutime manĝas stare en akvo, sed ili manĝas ankaŭ en kampoj aŭ falas el aero, aŭ el ripozejo, sur akvon. Kiel grandaj vadbirdoj, la Blucindraj ardeoj kapablas manĝi en pli profundaj akvoj, kaj tiele kapablas rikolti el niĉareoj ne malfermaj al plej aliaj ardespecioj.

Ili manĝas en neprofunda akvo aŭ ĉe akvobordoj kaj dumnokte kaj dumtage, sed ĉefe ĉirkaŭ mateniĝo kaj krepusko. Ili uzas siajn longajn krurojn por vadadi tra neprofunda akvo, kaj harpunas fiŝojnranojn per siaj longaj, akrapintaj bekoj.

Reproduktado redakti

 
Ĉeneste

Tiu specio kutime reproduktiĝas en kolonioj, en arboj ĉe lagoj aŭ aliaj humidejoj. Ofte tiaj kolonioj enhavas nur Blucindrajn ardeojn, foje ili nestumas kun aliaj specioj de ardeoj. Tiaj grupoj nomiĝas ardearejoj (pli specifa termino ol "birdarejo"). La kvanto de tiuj kolonioj povas esti granda, inter 5–500 nestoj por kolonio, kun averaĝo de proksimume po 160 nestoj por kolonio.

Blucindraj ardeoj konstruas diketan neston, kaj la ino demetas 3 al 6 palbluajn ovojn. Oni faras po unu ovodemetadon ĉiujare. Se la nesto estas abandonata aŭ detruita, la ino povas fari anstataŭan ovodemetadon. Reproduktado estas negative tuŝata de homa ĝenado, pli precize dum la komenco de la reprodukta sezono. Ripeta homa entrudado en nestareoj ofte rezultas en reprodukta malsukceso, kun abandono de ovoj aŭ eĉ idoj.

Ambaŭ gepatroj nutras la idojn ĉeneste per regurgitata manĝo. La gepatroj konsumas ĝis kvaroble multan manĝon kiam ili nutras idojn diference de kiam ili ovodemetadas aŭ kovas ovojn.

Kovado de ovoj daŭras ĉirkaŭ 28 tagojn[14] kaj eloviĝo okazas nesamtempe dum periodo de kelkaj tagoj. La unua eloviĝinta ardeido kutime iĝas plej esperta en manĝopreno kaj agresa interagado kun la aliaj ardeidoj, kaj tiele plej ofte ĝi kreskas pli rapide ol la aliaj. Predantoj de ovoj kaj ardeidoj estas la Meleagra katarto, kelkaj korvedoj, akcipitroj, ursoj kaj lavursoj, el kiuj la du lastaj estas eblaj predantoj ankaŭ de plenkreskuloj. Plenkreskaj ardeoj, pro ties grando, havas malmultajn naturajn predantojn, sed povas esti kaptataj de la Blankkapa maraglo, de la Reĝa aglo kaj, malplej ofte, de la Granda kornostrigo kaj de la Jamajka buteo. Kiam okazas predado de plenkreskulo aŭ de ido ĉe reprodukta kolonio, tiu povas esti abandonata de la aliaj birdoj, sed tio ne ĉiam okazas.[15]

Ĉe arto redakti

John James Audubon ilustris la Blucindran ardeon en Birds of America, Dua Eldono (Londono 1827–38) kiel Plato 161. Tiu bildo estis gravurita kaj kolorigita de la londonaj atelieroj de Robert Havell. La origina akvarelo de Audubon estis aĉetita de la Novjorka Historia Societo kie ĝi restas ĝis nune (Januaro 2009).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 105.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1992). Handbook of the Birds of the World Vol. 1. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-10-5.
  3. Cornell Lab of Ornithology
  4. [1]
  5. del Hoyo, J. (1996) Handbook of the Birds of the World 3. Barcelono: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
  6. Sibley, D. (2000). The Sibley Guide to Birds. National Audubon Society ISBN 0-679-45122-6
  7. Dickinson, M. B. et al., eds. (1999). Field Guide to the Birds of North America. National Geographic ISBN 0-7922-7451-2.
  8. Manual of Neotropical Birds, Volume 1 de Emmett Reid Blake. University Of Chicago Press (1977), ISBN 978-0-226-05641-8
  9. Proceedings of the United States National Museum, Volume 42
  10. Murie & Elbroch, Peterson Field Guide to Animal Tracks, pg. 334 (2005)
  11. Sibley, D. A. "Great White" Heron – not just a colour morph (konsultita 2009-01-24)
  12. "Heron in UK, 3K miles off target
  13. Hinterland Who's Who – Great Blue Heron. Canadian Wildlife Service. Arkivita el la originalo je 2007-11-23. Alirita 2007-11-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-23. Alirita 2012-10-01.
  14. Great Blue Heron
  15. Animaldiversity.ummz.umich.edu

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti