Blugorĝa blua muŝkaptulo

La Blugorĝa blua muŝkaptulo (Cyornis rubeculoides) estas malgranda birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blugorĝa blua muŝkaptulo
Blugorĝa blua muŝkaptulo, masklo el Thattekadu, Kerala
Blugorĝa blua muŝkaptulo, masklo el Thattekadu, Kerala
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. rubeculoides
Cyornis rubeculoides
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas simila al la tre proksime parenca Tikela muŝkaptulo sed povas esti facile rekonata pro la blua gorĝo kiu tre klare limas kun la oranĝa brusto. Kiel ĉe aliaj samgenraj specioj, tiu havas bluajn suprajn partojn, pli brile helbluaj ĉe frunto, ŝultroj kaj pugo, oranĝan bruston kaj blankan ventron. La vizaĝo kaj kruroj estas nigrecaj kaj la beko nigra.

La biotopo de tiu orientalisa specio estas pli densa arbaro ol tiuj de aliaj specioj de muŝkaptuloj. La Blugorĝa blua muŝkaptulo troviĝas ĉe Himalajo, ebenaĵoj kaj Okcidentaj Ghatoj de Barato en la malvarmaj monatoj, kaj etendiĝas ankaŭ en Arkano kaj Tenaserimo.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51718, Cyornis rubeculoides, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • [1]