Blunuka klorofonjo

La Blunuka klorofonjo (Chlorophonia cyanea) estas birdospecio de la familio de Fringedoj (iam en Traŭpedoj) kaj genro de Klorofonjoj, kiu enhavas buntkolorajn speciojn ĉefe verdajn kaj ĉefe en supraj partoj kun flavaj subaj partoj kaj bluaj kapomarkoj. Ĝi estas ĝenerale komuna.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blunuka klorofonjo

Blunuka klorofonjo, masklo en Brazilo
Blunuka klorofonjo, masklo en Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. cyanea
Euphonia cyanea
(Thunberg, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Masklo de la subspecio C. c. roraimae (supre), ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1886

Ĝi estas malgranda, fortika, ĉefe verda birdo. Subaj partoj estas flavaj, dum kapo kaj supra brusto estas helverdaj kaj tre rimarkinde helbluaj la nuko, pugo kaj okulringo kaj la dorso verdecblua. Beko kaj kruroj estas grizaj. Kelkaj subspecioj havas flavan fruntan makuleton. Inoj estas pli senkoloraj ol maskloj, kun subaj partoj pli verdecflavaj kaj malpli bluaj nuko kaj dorso.

Distribuado kaj habitato redakti

Ties distribuado estas tre disa, kun populacioj asociaj al la Atlantika Arbaro en sudorienta Brazilo, orienta Paragvajo kaj nordorienta Argentino, Andoj el Bolivio sude al Venezuelo norde, la Perijá kaj Sierra Nevada de Santa Marta, la Venezuela Marbordo, kaj la Tepujoj. Ĉiuj populacioj estas asociaj kun humidaj arbaroj, sed surloke ili loĝas ankaŭ en proksimaj ĝardenoj kaj parkoj (ĉefe en la regiono de la Atlantika Arbaro). Plej parto de populacioj troviĝas en subtropikaj altaj teroj, sed ili loĝas sube ĝis proksime de marnivelo en la regiono de la Atlantika Arbaro.

Referencoj redakti