Bozsodi Kvarteto (boĵodi) estas hungara klasikmuzika ensemblo, kies membroj naskiĝis en Târgu Mureş (Rumanio) kaj estas fratoj.

Membroj redakti

  • Lóránt Bozsodi - 1-a violono
  • Tamás Bozsodi - 2-a hegedű
  • Szabolcs Bozsodi - aldo
  • Zoltán Bozsodi - violoncelo

Kariero redakti

En somero 1989 la Bozsodi-fratoj translokiĝis Hungarion en urbon Szombathely. Lóránt, Szabolcs kaj Zoltán havigis diplomon en la Muzikarta Akademio de Vieno. Post aliĝo de Tamás ili studis kamermuzikon por du jaroj ĉe profesoro Thomas Kakuska, ano de Alban Berg Quartett kaj ĉe profesoro Sándor Devich, kiu estis dum 25 jaroj ano de Bartók Kvarteto. La Bozsodi Kvarteto distingiĝis en 1995 en Vieno, kiam ĝi havigis la 1-an premion de la publiko en la kamerkonkurso de la muzikakademioj de urboj Prago-Vieno-Budapeŝto.

Diskoj redakti

  • 1999 - Kvartetoj de Mozart kaj Ĉajkovski
  • 2005 - kvintetoj de Mozart kaj Brahms (kune kun klarinetartisto László Horváth)

Fonto redakti

  • Retpaĝo
  • Bozsodi-quartett[1]