Robert Laurence "Bob" BARR (nask. 5-an de novembro 1948) estis la kandidato de la Libertariana Partio por la ofico de Prezidanto de Usono en la elekto de 2008. Li estas eksa federala jura persekutisto kaj eksa membro de la Usona Domo de Reprezentantoj. Li reprezentis la 7-an kongresan distrikton de la ŝtato Georgio de 1995 al 2003.

Bob Barr
Persona informo
Bob Barr
Naskiĝo la  5-an de novembro 1948(nun 1948-11-05)
en Iowa City, Iovao, Usono
Religio Metodismo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Suda KalifornioUniversitato George WashingtonUniversitato Georgetown • Georgetown University Law Center • Community School, Tehran vd
Partio Respublikana Partio (dum enoficigo)
Libertariana Partio (nune)
Familio
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto • radio-prezentisto • advokatoĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT http://BobBarr2008.com
Dum 3-a de januaro 19953-a de januaro 2003
Antaŭulo Buddy Darden
Sekvanto John Linder
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La eksa politikisto de la ŝtato Georgio de la Respublikana Partio anoncis sian kandidatecon por la nomumo de la Libertariana Partio la 12-an de majo 2008 . Li gajnis la nomumon de la partio post ses raŭndoj de votado la 25-an de majo ĉe la Nacia Kunvenego de la Libertariana Partio de 2008. La kandidato portretas sin kiel konservativan alternativon al John McCain, la Respublikana nomumo. Li signas siajn kontraŭagojn kontraŭ la Respublikana Partio pro ĝiaj pozicioj je la Dua Golfa Milito kaj la leĝo "PATRIOT".