La Bocvana pulao estas la nacia valuto de Bocvano. Unu pulao estas dividita je cent tebeoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BWP.

Bocvana pulao
valuto
Ŝtato: Bocvano
Subdivido: 100 tebeoj
Kodo laŭ ISO 4217: BWP
Mallongigo: P
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 6,5274 BWP

1 eŭro = 9,0974 BWP (la 21-an de oktobro 2010)

vdr

La valuto nomiĝas laŭ la ŝtata moto „pula“, kiu signifas “pluvo”, respektive laŭ solena bonveniga saluto „Ke venu pluvo!“. La vorto venas el la cvana lingvo. Tiu nomelekto videbligas kiom en Bocvano gravas akvo kaj pluvo, kaj kiom proksime pluvo kaj riĉeco interligatas.

La vorto „tebeo“ („thebe“) koresponde signivas „pluvero“ aŭ „pluvguto“.

Eksteraj ligiloj redakti


Dosiero:Botswana 5 thebe 1.JPG
monero de 5 tebeoj