La Bode estas rivero en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi fontas en la mezalta montaro Harco. Post entute 169 kilometroj, proksime de la urbo Nienburg ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Quedlinburg, Oschersleben kaj Staßfurt, krome la urbetoj Thale, Wegeleben kaj Gröningen.

Bode
du fontaj riveroj de la Bode kunfluas
rivero
Bazaj informoj
Situo Saksio-Anhalto (Germanio)
Longeco 169 km
Fluo
Kunfluo Bodebruch kaj Bodesprung
- Alteco super marnivelo 423,6 m[1]
- Koordinatoj 51° 44′ 24″ N, 10° 46′ 12″ O (mapo)51.7410.77
Enfluejo en la riveron Saale
- Alteco 56 m[1]
- Koordinatoj 51° 50′ 27″ N, 11° 46′ 18″ O (mapo)51.84083333333311.771666666667
Altecodiferenco 367,6 m
Geografio
Trairataj urboj Quedlinburg, Oschersleben kaj Staßfurt, krome la urbetoj Thale, Wegeleben kaj Gröningen
Alfluantoj
- Dekstraj Selke
- Maldekstraj Holtemme
Map
Bode
vdr

La nomo estas supozeble prenata de la sovaĝa, senbrida bohemia reĝido Bodo , kiu laŭ malnova legendo transformiĝis al sovaĝa hundo kaj en marĉo de la rivera valo gardas la krono de la princidino Brunhilde (laŭ alia legenda versio temis pri sovaĝa, senbrida giganto samnoma, kun sama sorto).

Referenco redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la "sovaĝa Bode"
 
En la valo de la rivero Bode