Bodnegg

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Bodnegg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ravensburg kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3230 loĝantojn.

Bodnegg
Blazono
Bodnegg (Germanio)
Bodnegg (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Tübingen
Distrikto Distrikto Ravensburg
Komunumaro Gemeindeverwaltungsverband Gullen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07520
Poŝtkodo 88285
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7981
Aŭtomobila kodo RV
Oficiala Municipokodo 08436018
Politiko
Komunumestro Christof Frick
Adreso de la administrejo Kirchweg 4
Demografio
Loĝantaro 3230 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 47° 43′ N, 9° 41′ O (mapo)47.719.6894444444444Koordinatoj: 47° 43′ N, 9° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 620 m
Areo 24,56 km²
Oficiala retejo http://www.bodnegg.de
vdr

Bodnegg estas membro de la komunum-administra ligo Gullen, kies administra sidejo estas en Grünkraut.

kirko de S-taj Ulriko kaj Magno
statuo de fontano "la panmanĝanto"
komunumocentre
kapelo en la komunumoparto Oberwagenbach

La komunumo situas inter Supra Ŝvabio kaj Okcidenta Algovio kaj distancas po ĉirkaŭ 15 km de la distrikta ĉefurbo Ravensburg, de Wangen im Allgäu kaj de Tettnang. Ĝiaj partoj altas inter 519 kaj 700 metrojn super marnivelo. De monteto Kirchberg, 640 m alta, videblas la Konstanca Lago kaj iuj svisaj kaj aŭstraj montoj.

Najbaraj komunumoj estas urbo Ravensburg kaj la komunumoj Amtzell, Grünkraut kaj Waldburg en distrikto Ravensburg kaj urbo Tettnang kaj komunumo Neukirch en distrikto Bodenseekreis.

Komunuma partnereco redakti

La komunumo Bodnegg havas komunuman partnerecon kun la komunumo Vouvry de la Distrikto Monthey en la Kantono Valezo de Svislando.


vido de sur monteto Kirchberg