Bogusław Firkowicz

Bogusław Firkowicz (karaime: Icchak Boas; naskiĝis la 17-an de junio 1865 en Trakai, mortis septembre 1915 en Ostrov, proksime al Pskov) – karaima hazano, en la jaroj 1910-1915 plenumanta devojn de la kleriko de polaj karaimoj.

Bogusław Firkowicz
Persona informo
יצחק בעז בן ניסן פירקוויץ
Naskiĝo 17-an de junio 1865 (1865-06-17)
en Trakai
Morto 31-an de aŭgusto 1915 (1915-08-31) (50-jaraĝa)
en Ostrov
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Tombo Pskovo vd
Profesio
Okupo hazzan • Q9284863instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Bogusław Firkowicz naskiĝis en karaima familio, kiel filo de Nisan Firkowicz, hazano de la loka sinagogo. En 1880 finis bazan lernejon kaj samjare iris al Armjansko en Krimeo, kie lernis sub gvido de Z. Charczenka, eminenta konanto de teologio kaj karaima literaturo. La 1-an de aprilo 1885 pasigis ekzamenojn, kiuj rajtigis lin plenumi klerikajn devojn. Post la reveno al Trakai eklaboris kiel instruisto de karaismo kaj de la karaima lingvo en ŝtata karaima lernejo. En 1901 ekpostenis kiel pli juna hazano, en 1905 - kiel pli maljuna hazano. En la jaroj 1910-1915 plenumis devojn de la kleriko (haĥano) de polaj karaimoj. En 1910 partoprenis karaiman nacian kunvenon en Eŭpatorio, en 1913 eniris delegitaron, partoprenantan en Peterburgo solenaĵojn de la 300-jariĝo de regado de la dinastio Romanovoj. Oni atribuis la li honoran civitanecon. Mortis en la unua duono de septembro 1915 en Ostrov, kien estis evakuita dum la unua mondmilito kune kun arkivoj de Karaima Klerika Estraro kaj havaĵo de la sinagogo en Trakai. Entombigita en karaima tombejo en Pskov.

Kune kun Juhuda Bezekowicz eldonis himno-kolekton Tehillot Jisrael en Berdyczów (Ĵitomira provinco) en 1909.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Włodzimierz Zajączkowski, Bogusław Firkowicz
  • Szymon Pilecki, Bogusław i Kamila Firkowiczowie oraz ich potomkowie (Bogusław kaj Kamila Firkowicz kaj iliaj posteuloj), en: Almanach karaimski (Karaima almanako) 2007, redakto de Mariola Abkowicz, Anna Sulimowicz, Vroclavo 2007, p. 85-100.
  • Aleksander Babadźan, Związki Bogusława Firkowicza z Krymem (Ligoj de Bogusław Firkowicz kun Krimeo), samloke, p. 101-103.

Eksteraj ligiloj redakti