Ne miskomprenu kun Bogyoszló!

Malnovaj kverkoj apud Bogyiszló

Bogyiszló (bodjislO) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Sió kaj Danubo, fine de sakovojo. Tolna (urbo) troviĝas 6, Szekszárd 11 km-ojn for.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis en Bogyiszló. La unua mencio devenis el 1272 en formo Buguzlou. Precipe dum la turkoj la loĝantaro trovis kaŝlokojn en la apuda arbaro. Dum la historio ofte okazis inundoj, laste en 1956. Origine la vilaĝo situis en la maldekstra bordo de Danubo, sed pro distranĉo de kurbiĝo en 1854 la vilaĝo trovis sin en Transdanubio. Bogyiszló famas pri kapsikoj. Apude troviĝas Nacia parko.

Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1811, la turo estas 30 m-ojn alta
  • kverka arbaro, Nacia parko kaj orkidea arbaro