Bohdan-Ihor Antoniĉ

Antoniĉ, Bohdan-Ihor ukraine Богдан Ігор Антонич (1909-1937, Lvivo) - verkisto, poeto. Kiel gimnaziano li verkis en la pola. Estinte studento de Lviva Universitato li ekverkis ukraine. Lia liriko estas plejparte filozofia kun religiaj (li estis filo de pastro) kaj kosmaj motivoj, resonado de lemka folkloro kun simboloj de paganismo. Provis sin en dramverkado, verkis tekston al opero Oleksa Dovbuŝ. Redaktis literaturajn revuojn Daĵboh kaj Karby. Li ankaŭ pentris, ludis violonon, komponis muzikon. Tradukis poemojn de Rainer Maria Rilke.

Bohdan-Ihor Antoniĉ
Naskiĝo 5-an de oktobro 1909 (1909-10-05)
en Nowica, Lesser Poland Voivodeship
Morto 6-an de julio 1937 (1937-07-06) (27-jaraĝa)
en Lvivo
Persona informo
Tombo Yanivsky cemetery
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola RespublikoDua Pola Respubliko
Alma mater Lviva Universitato
Familio
Patro Q20066170
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukisto • literatursciencisto
vdr

Antoniĉ en Esperanto redakti

La unuaj esperantigoj aperis en 1969 en la bulteno Tra Soveta Ukrainio: tri poeziaĵojn tradukis Aleksandr Logvin. Ukraina verkisto kaj esperantisto Serhij Plaĉinda tradukis "Parafrazo"-n (Literatura Skatolo, 1967). Pli ol dek poemojn, plejparte el poemaroj Tri Ringoj kaj Libroj de Leono, esperantigis Kris Long (ili aperis en Fonto, 103) kaj Gennadij Turkov (La Kancerkliniko, 119, 2006). Du poemojn por Ukraina Stelo tradukis Volodimir Pacjurko.

Vidu ankaŭ redakti