Bojko (ruse Бойка) estas monta masivo en Krimeo, parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. Ĝi prezentas platan ebenaĵon kun kelkaj rokaj pintoj: Kuruŝluk-Burun (1026 m.), Bojka (1087 m.), Karaul-Kaja (1134 m.), Kuŝ-Kaja (1107 m.), Sotira (1172 m.). La sudaj kaj sud-okcidentaj deklivoj de la masivo estas malkrutaj kaj arbar-kovritaj; ili iom post iom malaltiĝas direkte al la supra parto de la Granda kanjono de Krimeo.

Bojko
La Bojka masivo, vidata de sur la norda rando de la Jalta altebenaĵo de la sud-orienta flanko. La tri elstaraj rokaj pintoj de maldekstre dekstren estas Kuŝ-Kaja, Karaul-Kaja kaj Sotira.
La Bojka masivo, vidata de sur la norda rando de la Jalta altebenaĵo de la sud-orienta flanko. La tri elstaraj rokaj pintoj de maldekstre dekstren estas Kuŝ-Kaja, Karaul-Kaja kaj Sotira.
montarmasivo
Alteco 1 172 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 33′ N, 34° 1′ O (mapo)44.54361111111134.009444444444Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 1′ O (mapo) f4
Bojko (Krimeo)
Bojko (Krimeo)
DEC
Bojko
Bojko
Situo de Bojko
Map
Bojko
vdr

La nomo de la masivo laŭ unu versio venas de la antikv-irana Pojka, kio signifas "herbejo", "paŝtejo". Laŭ la alia versio Bojka estas misformita tjurka Bijuk-Kaja ("granda roko"). La teritorio de la sudaj deklivoj de la masivo apartenas al la natur-rezervejo.

Loĝlokoj sur Bojko redakti

Sur la supraĵo de la masivo oni trovis kelkajn mezepokajn loĝlokojn, kiuj aperis supozeble fine de la 9a - komence de la 10a jarcento p.K. Bone konserviĝis la restaĵoj de defendaj muroj kaj kelkaj gardaj turoj. La areo de la defendata teritorio estas ĉ. 225 kv. km., kio faras Bojkon la plej granda fortikaĵo de mezepoka Krimeo. Laŭ la supozoj de historiistoj la Bojkaj loĝlokoj prezentis relative memstaran eklezi-feŭdan teritorion, kreskintan ĉirkaŭ la templo (temas pri la ortodoksa templo de la Savanto, helene - Σωτήρ; tiu vorto donis la nomon al la plej alta pinto de Bojko; ankaŭ la restaĵoj de la tempo konserviĝis sur la masivo).

 
La orientaj rokaj pintoj de la Bojka masivo, vidataj desude (de sur la montopinto Roka, Ajpetra altebenaĵo). La elstara pinto en la mezo estas Karaul-Kaja; la fora pinto iom maldekstre estas Sotira.

La loĝantaro de la teritorio okupiĝis ĉefe pri agrikulturo; parte pri fer- kaj armil-proruktado. Religie kaj politike la teritorio estis intime ligita al la mezepoka princlando Teodoro (eble eĉ dependis de ĝi). La Bojkaj loĝlokoj senhomiĝis baldaŭ post la pereo de la princlando fine de la 15a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti