Bojkoto en ekonomia senco estas la interkonsentita rifuzo pri aĉeto for de la bojkotita persono, instituto aŭ nacio, pri importo aŭ negocado. Bojkoto povas esti ekonomia kaj politika armilo (se oni bojkotas (strikas) laboron aŭ bojkotas politikajn elektojn).

La vorto bojkoto (bojkoti) derivas el la nomo de kapitano Charles Cunningham Boycott, senskrupula angla teromakleristo en Irlando, kiu suferis je organizita bojkoto de la Irlanda Ligao en 1880.

Bojkoto celas kompromiti, ekenomie malfaciligi la funkciadon, negocojn de kontraŭulo. La bojkoton nuntempe oni uzas en taktiko por la justa komerco, por elpensita justa politiko.

Historiaj bojkotaj akcionoj laŭ kronologio:

  • en la germana mezepoko, oni ekskludis urbojn el la Hansa-urboj ("elhansigo)", kio signifis la ekonomian subeniron de la urbo
  • dum la usona revolucio, usono bojkotis la varojn el Britio;
  • la hinda bojkoto kontraŭ la britaj varoj, organizita fare de Gandhi;
  • la germana bojkoto kontraŭ la judaj vendejoj dum la naziismo;
  • Bus-bojkoto fare de la Afrik-usonanoj;
  • la araba bojkoto kontraŭ Israelo kaj firmaoj, kiuj negocis kun Israelo
  • ekonomia bojkoto pro politika mal-interkonsento: longtempa bojkoto kontraŭ Sud-Afrikaj firmaoj en la 1980-aj jaroj.

La bojkoto provas dum mallonga periodo atentigi pri maljusteco kaj devigi reformojn aŭ eĉ leĝojn.

Alia formo de la bojkoto estas la oferto de anstataŭiga varo; ekz. Mekka-Kolao anstataŭ Coca Cola.

Hodiaŭ la ĉefcelo de la bojkoto estas la protekto de la konsumantoj.

vidu ankaŭ: senperforto, embargo, Nestlé, Kontinenta bojkoto, Armaĵa industrio, civila malobeo, Socia movado busbojkoto en Montgomery

Eksteraj ligiloj redakti