Boka (ankaŭ germane), serbe Бока, hungare Bóka estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.

Boka troviĝas en (verda) Municipo Seĉanj en Serbio
Mapo pri municipo Seĉanj
Romkatolika preĝejo de Boka

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Boka situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Timiş.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1333 en formo "Baka". En 1910 loĝis en Bóka 2975 homoj (1397 serboj, 624 hungaroj, 620 kroatoj, 261 germanoj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Módos, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Boka 1735 homoj, (994 serboj (57 %), 482 hungaroj (28 %), 83 kroatoj, 47 ciganoj, 16 jugoslavianoj, 8 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

  • grekokatolika serba preĝejo
  • romkatolika preĝejo

Vidu ankaŭ redakti

 
Grekokatolika serba preĝejo de Boka