Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj

Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj (japane: 僕は友達が少ない [Boku ŭa Tomodaĉi ga sukunaj] Boku wa Tomodachi ga Sukunai, laŭvorte: Malmulte Amikojn Mi Havas; plimallonge: はがない [haganaj] haganai) estas japana serio de mangailustritaj romanoj de Hirasaka Jomi (aŭtoro) kaj Buriki (ilustristo). Estas produktataj samnoma mangao kaj animeo bazataj sur la romanoj.

Malmulte Amikojn Mi Havas
Originala titolo 僕は友達が少ない
[Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro komedio, heremo, eĉio, lernejo, romantikismo
Por kiu ŝonen, sejnen
Mangailustrita romano
Aŭtoro HIRASAKA Jomi
Ilustristo Buriki
Publikiginto Media Factory
Aperdatoj 31a de aŭgusto 2009 — nun
Volumoj 8
Mangao
Aŭtoro Hirasaka Jomi
Ilustristo Itaĉi
Publikiginto Media Factory
Por kiu Sejnen
Magazino Monthly Comic Alive
Aperdatoj 2010 — nun
Volumoj 6
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Sajto Hisaŝi
Studio(j) AIC Build
Scenaro Urahata Tacuhiko
Muziko Tom-H@ck
Televidaj retoj TBS, MBS
Aperdatoj 7a de oktobro 2011 —
23s de decembro 2011
Epizodoj 12
Animeo (tv)
Malmulte Amikojn Mi Havas: Sekvo
Originala titolo 僕は友達が少ないNEXT
[Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunai Nekusuto]
Reĝisoro(j) Kitahata Toru
Studio(j) AIC Build
Scenaro Hirasaka Jomi
Muziko Tom-H@ck
Televidaj retoj TBS, MBS
Aperdatoj 11a de januaro 2013 — nun
Epizodoj 6 (estos — 12)
vdr

Intrigo redakti

La ĉefa heroo HASEGAÛA Kodaka estas lernanto kun helajn harojn. Lia patrino estis blondulino el Britio. Sed ĉiuj pensas, ke li estas huligano, ĉar huliganoj ofte rekolorigas siajn hararojn. Pro tio li havas multe de problemoj. Kiam Kodaka transiras al nova lernejo li tuj faras malbonan impreson kaj ne povas amikiĝi kun aliaj geknaboj. Tamen li ekscias, ke ankaŭ ŝia samklasanino Mikazuki Jozora ne havas amikojn. Ili kreas lernejan klubon, kiun ili nomas "Klubo de najbaroj" (隣人部 [rinĝimbu]), por homoj, kiuj volas trovi amikojn.

Roluloj redakti

 
  • HASEGAÛA Kodaka (羽瀬川 小鷹 [hasegaŭa kodaka];hepburne: Hasegawa Kodaka)
SejuoKIMURA Rjohej

Ĉefrolulo, lernantiĉo. Pro lia aspekto oni rigardas lin kiel huliganon, kaj tio generas multe de malbonaj onidiroj pri li. Tiel kreita lia malbona reputacio ĝenas lin trovi amikojn en la nova lernejo. Kodaka estas la plej trankvila el la klubanoj kaj havas multe de sociajn kapablojn. Lia patro laboras en Usono, do Kodaka zorgas meme pri si kaj pri sia plijuna fratino.

 
  • MIKAZUKI Jozora (三日月 夜空 [mikazuki jozora]; hepburne: Mikazuki Yozora)
SejuoINOUE Marina

Samklasanino de Kodaka. Ŝi estas nigrahara egoistino. Ŝia komplika karaktero malaltiras ŝiajn potencialajn geamikojn ĝis la renkonto kun Kodaka. Ŝi ofte manipulas homojn — tiel ŝi atingis, ke Maria disponigis sian ĉambron por la klubo kaj subskribiĝis esti ĝia kuratoro. Ankaŭ Kumura trafas sub ŝia manipulado, fariĝante servantino en la klubo. En sia infanaĝo Jozora amikiĝis kun Kodaka, sed li pensis, ke ŝi estas knabo, ĉar ŝi tiel vestis sin, kaj pro tio li ne rekonis ŝin en la alta lernejo. Tamen, kiam Jozora tondis siajn harojn, Kodaka rememoris ŝin.

 
  • KAŜIÛAZAKI Sena(柏崎 星奈 [kaŝiŭazaki sena]; hepburne: Kashiwazaki Sena), Viando (肉 [niku]; hepburne: Niku)
SejuoITŌ Kanae

Lernantino de la sama lernejo, blondulino el riĉa familio, filino de direktoro de la lernejo. Sena demonstre diras, ke ŝi malŝatas ĉion ordinaran. Ŝi havas multe de viraj adorantoj. Pro tio kaj pro sia fanfaronado ina parto de lernejo ne amas ŝin, speciale Jozora. Ili malamas unu la alian kaj senĉese konkuras en ĉio, aparte en siaj romantikaj rilatoj al Kodaka. Jozora nomis ŝin "Viando" pro grandeco de ŝiaj mamoj. En la klubo ŝi kutime ludas videoludojn pri homajn interrilatojn, ofte kun erotika enhavo.

 
  • KUSUNOKI Jukimura (楠 幸村 [kusunoki jukimura]; hepurne: Kusunoki Yukimura)
SejuoJAMAMOTO Nozomi

Lernantiĉo, kiu aspektas kiel knabino. Kodaka renkontis lin, kiam Jukimura spuris lin kaj estis malkovrita de li. Jukimura opinias, ke Kodaka estas krimulo, vivanta tiel, kiel li volas. Pro tio, ke aliaj knaboj mokas lin, Jukimura revas iĝi tia, kia Kodaka laŭ lia opinio estas. Do li eniris en la klubon por esti subulo de Kodaka kaj servi lin. Jukimura nomas lin "Anaki" (kio signifas pliaĝan fraton en mafio). Poste oni malkovris, ke Jukimura estas knabino.

 
  • HASEGAÛA Kobato (羽瀬川 小鳩 [hasegaŭa kobato]; hepburne: Hasegawa Kobato)
SejuoHANAZAÛA Hana

Plijuna fratino de Kodaka, lernantino de meza lernejo. Ankaŭ ŝi eniras en la klubon. Kobato havas "komplekso de frato" kaj ŝi ĵaluzas pri li, precipe kontraŭ Maria, en kiu ŝi vidas sian konkuranton. Kobato estas ega fano de animeo "Fera Nekromanciulo" (鉄の死霊術師 [kurogane no nekuromansā]). Ŝi asertas, ke ŝi estas senmorta vampiro, parolas kiel heroino de la animeo, nomas sukon sango ktp. Kobato plaĉas al Sena, kiu provas zorgi pri ŝi kiel pri fratino, sed Kobato panike timas ŝin.

 
  • ŜIGUMA Rika (志熊 理科 [ŝiguma rika]; hepburne: Shiguma Rika)
SejuoFUKEN Misato

Lernantino de unua jaro. En sia aĝo Rika jam estas genia inventisto. Oni permesis al ŝi ne ĉeesti lecionojn kaj labori en aparta laboratorio. Dum malsukcesa kemia eksperimento en tiu laboratorio ŝi senkonsciiĝis, kaj Kobata, iranta pretere, alportis ŝin en kurac-ĉambro. Poste ŝi eniris en la klubon, ĉar ankaŭ ŝi ne havas amikojn. Rika estas tre rekta perversulino, kiu ofte diras pri diversaj obscenaĵoj. Ŝi interesiĝas pri ŝonen-aj, jaojo kaj meĥa-eĉio (tiu lasta ne ekzistas al ŝia bedaŭro). Ŝiaj pensoj kaj ŝercoj estas tro perversaj por esti kompreneblaj al aliaj klubanoj.

 
  • TAKAJAMA Maria (高山 マリア [takajama maria]; hepburne: Takayama Maria)
SejuoIGUĈI Juka

Dekjar-aĝa instruistino, katolika monaĥino kaj kuratoro de la klubo. Malgraŭ ŝia genieco, Maria estas tre malĝentila. Tamen ŝi estas tre trompebla, kion uzas Jozora. Maria rilatas al Kodaka, kiel al sia pliaĝa frato, nomante lin "oni-ĉan" (fraĉjo).

 
Pegasus


  • KAŜIŬAZAKI Pegasus (柏崎 天馬 [kaŝiŭazaki temma / kaŝiŭazaki pegasasu]; hepburne: Koshiwazaki Tenma / Koshiwazaki Pegasasu, de angla PegasusPegazo)
SejuoOKIAJU Rjōtarō

Patro de Sena kaj direktoro de la lernejo. Longhara viro. Li estis amiko de patro de Kodaka kaj Kobato. Pegasas helpis eniri ilin en lernejon.

 
Stella
  • Stella REDFILD (ステラ・レッドフィールド [sutera reddofīrudo], angle: Stella Redfield)
SejuoJUZUKI Rjōkja

Servantino en la domo de Kaŭasaki, blondulino kun aĝo de ĉirkaŭ 30 jaroj.

 
Kejt


  • TAKAJAMA Kejto (高山 ケイト [takajama kejto]; hepburne: Takayama Keito, angle: Kate Takayama)
SejuoKATŌ Emiri

Pliaĝa fratino de Maria, 15-jaraĝa monaĥino.

Rilataj produktoj redakti

Krom la menciitaj verkoj estas produktitaj ankaŭ

  • Mangao:
    • Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj+ de Harukaŭa Misaki (aŭtoro) kaj Taguĉi Ŝoiĉi (ilustristo), publikiginta de Ŝuejŝa en ŝonen-magazeno "Jump Square", 2 volumoj, 2010 — 2012;
  • Animeoj: du [[OVA]-oj de la sama teamo, kiu kreis anime-serioj:
    • Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj (OVA) (僕は友達が少ない 闇鍋は美少女が残念な臭い(;´∀') [Boku ŭa tomodaĉi ga sukunai Jaminabe ŭa Biŝōĝo ga zannen na nioi]), OVA-2, 1 epizodo, 11 min., 22a de septembro 2011;
    • Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj Add On Disc (僕は友達が少ない あどおんでぃすく [Boku ŭa tomodaĉi ga sukunaj Ado on disuku]), OVA-2, 1 epizodo, 25 min., 26a de septembro 2012;
  • Mangailustritaj romanoj:
    • Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj Universe de Hirasaka Jomi, Juĝi Juĝi, Ŭatari Ŭataru , Ŝimizu Ju, Sagara So (aŭtoroj) kaj Buriki, Kantoku, Ruroo, Peko, QP:flapper (ilustristoj), publikiginta de Media Factory, 1 volumo, 11a de novembro 2011.
    • Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj CONNECT de Hirasaka Jomi (aŭtoro) kaj Buriki (ilustristo), publikiginta de Media Factory, 1 volumo, 25a de decembro 2012;
  • Videoludo:
    • Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj Portable de Namco Bandai, vid-novelo por PlayStation Portable, 23a de februaro 2012.