Bola de Nieve (hispane: "neĝbulo"; naskita kiel Ignacio Jacinto Villa Fernández la 11-an de septembro 1911 en Guanabacoa en Kubo, mortinta la 2-an de oktobro 1971 en Meksikurbo) estis kuba kantisto, komponisto kaj pianisto.

Bola de Nieve
Persona informo
Naskonomo Ignacio Jacinto Villa Fernández
Aliaj nomoj Bola de Nieve
Naskiĝo 11-an de septembro 1911 (1911-09-11)
en Provinco Havano
Morto 2-an de oktobro 1971 (1971-10-02) (60-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispanaanglakatalunaportugala
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo kantistopianistokantoverkisto
vdr

Baziĝante sur la afrikaj muzikstiloj, kiujn prezentis al li lia patrino, li evoluigis propran stilon, kiu havigis al li dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj nekompareblan sukceson. Pri sia arto li diris: "Mi nek kantas nek interpretas kanzonojn, mi estas."

La origino de lia pseŭdonimo Bola de Nieve (li estis iom rondforma, sed certe ne blankhaŭta) estas disputata. Multaj diras, ke ĝin kreis Rita Montaner dum nokta spektaklo en Hotelo Sevilla (Havano) en 1930 aŭ 1931, kiam li piane akompanis ŝin. Laŭ aliaj ĝin inventis kuracisto Carlos Guerrero. Onidire la nomo ĝenis Ignacion, jam antaŭ lia famiĝo, kiam li en sia kvartalo atendis antaŭ teatro Carral por eble anstataŭi mankantan pianiston aŭ por akompani silentajn filmojn. La lokaj junulinoj ŝerce nomis lin "Bola de Fango" (fangobulo) aŭ "Bola de Trapo" (ĉifonbulo). La nomo unuafoje aperis skribita en 1933 en Meksiko, kiam kantistino Rita Montaner igis meti afiŝon prezentantan "Rita Montaner kaj Bola de Nieve".