La bombako [1] (Bombax) estas genro de ĉefe tropikaj arboj el la familio de malvacoj. La taksono estas indiĝena en Okcidentafriko, Hinda subkontinento, Sudorienta Azio, kaj la subtropikaj regionoj de Orienta Azio kaj norda Aŭstralio. Populara nomo por la genro estas "kapok-arbo", sed tiele oni indikas ankaŭ aliajn genrojn. Ĉine (木棉) oni nomas ĝin "mùmián", ankaŭ kun la signifo de "kapok-arbo".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bombako
Hinda bombako
Hinda bombako
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Genro: Bombax
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nuntempe tri specioj estas agnoskitaj, sed pasintece multaj plantoj estis klasifikitaj en la genro kaj poste forigitaj.

La genro estas plej bone konata por la specio hinda bombako, kiu estas vaste kultivita tra la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la mondo. Ĝi estas indiĝena en suda kaj orienta Azio kaj norda Aŭstralio.

Bombakaj specioj estas uzitaj kiel nutraĵo de la larvoj de iuj papiliospecioj inkluzive de la foliominanto Bucculatrix crateracma kiu ekskluzive uzas hindan bombakon. Bombako aperas sur la flago de Ekvatora Gvineo.

Priskribo redakti

 
Defaliginta floro en Kolkato, Okcidenta Bengalujo.

Bombakaj specioj estas inter la plej grandaj arboj en siaj regionoj, atingante altecon de 30 ĝis 40 metroj kaj kun trunkodiametro mezurante ĝis 3 metrojn. La folioj estas glatrandaj falfoliaj, estante deĵetitaj en la seka sezono. Ili mezuras 30 ĝis 50 cm laŭlarĝe kaj estas manformaj kun 5 ĝis 9 folioloj.

La kaliko estas decidua, kiu signifas ke ĝi ne persistas sur la fruktoj. La arbo portas 5 ĝis 10 cm longajn ruĝajn florojn inter januaro kaj marto dum ĝi estas ankoraŭ senfolia. La androceo ĉeestas faske en du verticiloj, dum la stamena kolono estas senloba. La ovario maturiĝas en envolvaĵo kiu entenas la semojn kovritajn de fibro simila al tiu de kapoko ( Ceiba pentandra ) kaj al tiu de kotono, kvankam kun pli mallongaj fibroj ol kotono, kio ne aptigas ĝin por ŝpinado, farante ĝin netaŭgan por teksaĵoproduktado [2].

Kastelo de la Diablo redakti

Laŭ la folkloro de Trinidado kaj Tobago, la Kastelo de la Diablo estas enorma kapok-arbo kreskante profunde en la arbaro en kiu Bazil la demono de la morto estis malliberigita fare de ĉarpentisto. La ĉarpentisto trompis la diablon en enirado de la arbo en kiu li ĉizis sep ĉambrojn, unu super la alia, en la trunko. Folkloro asertas ke Bazil daŭre loĝas en tiu arbo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 164
  2. Beentje, Henk; Smith, Sara (2001), "Plant Systematics and Phytogeography for the Understanding of African Biodiversity", Systematics and Geography of Plants 71 (2): 284–286, ISSN 1374-7886, http://links.jstor.org/sici?sici=1374-7886%282001%2971%3A2%3C265%3AFAA%3E2.0.CO%3B2-O, retrieved 2007-06-25 

Bibliografio redakti

  • france Robyns, André 1963 : Essai de monographie du genre Bombax s.l. (Bombacaceae), Bulletin du Jardin botanique de l'État, 33/1, 1-144, Bruselo

Eksteraj ligiloj redakti