La bombiciledoj estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj kun ununura genro “Bombycilla”. Ili estas tre sociemaj, kaj ilia korpoformo kaj flugbildo similas al sturnoj. De distanco ili aspektas unuece brungrizaj, dum, vidite de proksime, ilia plumaro estas belkolora kaj silkeca. Okulfrapa estas ilia starigebla krona plumtufo kaj koloraj markoj en flugiloj kaj vostofino. En Mezeŭropo troviĝas nur unu specio kaj nur en vintro (Bombycilla garrulus), kiu reproduktiĝas en norda Skandinavio kaj en la tajgo de norda Ruslando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bombiciledoj
Bombycilla garrulus
Bombycilla garrulus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Bombiciledoj Bombycillidae
Genro: Bombycilla
Vieillot, 1808
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Japana bombicilo (B. japonica)
Bombicilo, malino (B. garrulus)
Amerika bombicilo (B. cedrorum)

Aspekto redakti

Bombiciloj karakteras pro milda silkeca plumaro. (Bombycilla, la genra nomo, estas klopodo de Vieillot por fari latinan nomon por "silkovosto", tradukante la germanan nomon Seidenschwänze.)[1]

Ili havas unikajn ruĝajn pintojn en kelkaj flugilplumoj; ĉe la Eŭropa kaj la Amerika bombiciloj, tiuj pintoj aspektas kvazaŭ vakso (Holloway 2003). La kruroj estas mallongaj kaj fortaj, kaj la flugiloj estas pintecaj. Maskloj kaj inoj havas saman plumaron. La tri specioj havas ĉefe brunan plumaron, nigran linion traokulan kaj nigran mentonon, kvadratfinan voston kun ruĝa aŭ flava pinto, kaj pintecan kreston starigeblan al la nuko. La beko, okuloj kaj piedoj estas malhelaj. La alvokoj estas altatonaj, zumecaj aŭ trilecaj unusilabaj (Sibley 2000, MacKinnon kaj Phillipps 2000).

Dieto redakti

Ili estas arboremaj birdoj kiuj reproduktiĝas en nordaj arbaroj (Witmer kaj Avery 2003). Ties ĉefa manĝo estas fruktoj, kiujn ili manĝas el komenco de somero fragojn, morusberojn, kaj aliajn berojn, tra fine de somero kaj aŭtuno frambojn, rubusojn, ĉerizojn, kaj berojn de lonicero ĝis fino de aŭtuno kaj vintro (beroj de junipero, vinberoj, fruktoj de pomarboj, de sorbuso, rozoburĝonoj, fruktoj de Cotoneaster, berojn de kornuso kaj berojn de visko) (MacKinnon kaj Phillipps 2000, Witmer kaj Avery 2003). Ili plukas frukton el ripozejo aŭ eventuale dum ŝvebado. Printempe ili anstataŭas frukton per sevo, burĝonoj kaj floroj. En plej varmaj partoj de la jaro ili kaptas multajn insektojn per plukado aŭ dumfluge, kaj ofte nestumas ĉe akvo kie flugantaj insektoj abundas (Witmer kaj Avery 2003).

Reproduktado redakti

Bombiciloj elektas ankaŭ nestejojn en lokojn kun riĉa disponeblo de fruktoj kaj reproduktiĝas malfrue en la jaro por profiti avantaĝon de somera matureco. Tamen, ili povas ekpariĝi tiom frue kiom ankoraŭ en vintro. Pariĝado inkludas ritaron per kiu partnero pasas frukton aŭ malgrandan nemanĝeblan objekton reen kaj kelkajn fojojn ĝis kiam unu manĝas ĝin (se temas pri frukto). Post tio ili seksumadas. Por ke multaj birdoj povu nestumi en lokoj kun bona manĝodisponeblo, la paro ne defendas teritorion — eble pro tio bombiciloj ne havas veran birdokanton — sed birdo povus ataki entrudulojn, eble por sekurigi sian partneron. Ambaŭ birdoj arigas nestomaterialon, sed la ino respondecas pri plej parto de la konstruado, kutime sur horizontala branĉo au sur forko sed for de la arbotrunko, je iu ajn alto. Ŝi faras izolitan, diketan neston el bastonetoj, herbo kaj likeno, kiun ŝi kovras el fajna herbo, musko, kaj pinpingloj kaj povas kamufli ĝin per pendantaj herberoj, floroj, likeno kaj musko. La ino kovas, manĝigata de la masklo en la nesto, sed post eloviĝo, ambaŭ birdoj manĝigas la idojn (Witmer kaj Avery 2003).

Movoj redakti

Tiuj holarktisaj birdoj ne estas veraj longdistancaj migrantoj, sed vagadas sendirekte for de la reprodukta sezono kaj moviĝas suden el la somera teritorio vintre. Dum jaroj kun malmulte da beroj altaj nombroj povas ekaperi for de siaj kutimaj teritorioj, ofte en aroj kiuj foje nombras en miloj (Witmer kaj Avery 2003).

Rilatoj redakti

Kelkaj fakuloj (inklude la Sibley kaj Monroe) lokigas kelkajn aliajn genrojn en la familio de Bombiciledoj kun la bombiciloj. Birdoj kiuj estas foje klasitaj tiele inkludas la Ptilogonatedojn, la Hipokoliedojn, kaj la Duledojn. Ĵusaj molekulaj analizoj konfirmis tiun proksimecon kaj identigis ilin kiel klado (Spellman 2008).

Genro kaj specioj redakti

Noto redakti

  1. Vieillot miskomprenis motacilla, latina por "motacilo", kiel mota por "movo" kaj cilla, kion li missupozis "vosto". (Motacilla fajte kombinas motacis, movanto, kun la diminutiva sufikso -illa.) Li do kombinis tiun cilla kun la latina bombyx, silko (Holloway 2003).

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti