Bomoh estas folklora ŝamano en Malajzio kaj en la malaja kulturo. La origina rolo de la bomoh estis tiu de kuracisto : ili multe helpis al pli bona komprenado de la medicinaj povoj de multaj lokaj plantoj. Kvankam la vorto bomoh estas malaja, ekzistas bomoh-j de ĉiuj religioj kaj rasoj.

La bomoh praktikas sian arton per variaj ritoj kaj magiaj kantoj (jampi-jampi). Ili restas sufiĉe aktivaj en la malajzia regiono spite al la islama revigliĝo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.