Bonțida

vilaĝo en Rumanio

Bonțida [boncida] (hungare: Bonchida, germane: Bruck) estas komunumo en Rumanio sur la dekstra bordo de Someșul Mic nordoriente de Cluj-Napoca. Administre al ĝi apartenas Coasta, Luna de Jos, Băgaciu, Tăușeni, Sava, Răscruci.

Katolika preĝejo en Bonţida
Ortodoksa preĝejo en Bonţida

Historio redakti

Ĝia unua mencio estas en 1263. La preĝejo konstruiĝis en la 13-a j.c. La familio Bánffy [ba:nfi] konstruigis burgon en la 15-a j.c. Freŝa armeo de Francisko Rákóczi la 2-a tie venkis la Habsburgojn en 1703. La burgo estis forbruligita en 1944 fare de germanoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Bonchida apartenis al Hungario, Kolozs. Miklós Bánffy, verkisto, politikisto inter 1926 kaj 1949 ofte loĝis kaj verkis tie en la kastelo de sia familio.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 2 357 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 573 (rumanoj, 22% hungaroj).

Fonto redakti

De Hencida ĝis Boncida redakti

Tiu esprimo enradikiĝis en la hungara, tamen oni ne scias, ke temas pri hungara vilaĝo kaj pri Bonchida. Ambaŭ vilaĝoj estas reciproke ĝemelurboj.

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti