Bonaera Esperanto-Asocio

Bonaera Esperanto-Asocio (BEA; hispane Asociación Buenos Aires de Esperanto) estas sendependa neprofita organizo, fondiĝinta unue en 1916, kies celo estas la diskonigo kaj subteno de la lingvo Esperanto ene de Bonaero.

Bonaera Esperanto-Asocio
Asociación Buenos Aires de Esperanto
organizaĵo
Komenco 1916
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
 Argentino
Tipo neregistara organizaĵo
Lingvoj

hispana , Esperanto

Retejo http://www.esperantobea.org
vdr

La organizaĵo estas pionira je la argentina Esperanto-movado, kaj ĝi fondiĝis la 20-an de decembro 1916 sub la nomo "Argentina Esperanto-Asocio"; ĝia nomo iĝis "Bonaera Esperanto-Asocio" la 12-an de aprilo 1941, kiam naskiĝis la Argentina Esperanto-Ligo; tiam ĝia celareo ŝanĝiĝis al urbo Bonaero[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti