Bontoc (Monta Provinco)

Bontoc [bontok] - tagaloge Bayan ng Bontoc - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en la ĉefinsulo Luzono, en Kordilera Administra Regiono, kie estas ĉefurbo de Monta Provinco. La urbo havas 16 distriktojn.

Bontoc
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2616
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 104  (2020) [+]
Loĝdenso 61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 5′ N, 120° 59′ O (mapo)17.09120.97722222222Koordinatoj: 17° 5′ N, 120° 59′ O (mapo) [+]
Alto 1 173 m [+]
Areo 396,1 km² (39 610 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Bontoc (Filipinoj)
Bontoc (Filipinoj)
DEC
Bontoc
Bontoc
Situo de Bontoc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bontoc, Mountain Province [+]
vdr
Provinca administraciejo en Bontoc

Geografio redakti

Bontoc kuŝas en norda parto de la insulo inter montoj en valo de rivero [1]. Alia provinca sidejo Lagave troviĝas 35, la okcidenta marbordo 55, Tabuk (Filipinoj) 67, Roxas (Kapiso) 68, San Fernando (La-Unio) 85, regiona ĉefurbo Baguio 86, Kezonurbo 267, ĉefurbo Manilo 279, Cebuurbo 818, Dabao 1224, General Santos 1303 kilometrojn (aere) [2].

 
Aerpanoramo pri Bontoc

Historio redakti

En Bontoc vivis indiĝenoj kun la sama nomo bontoc (bontokoj). Usona guberniestro establis la ĉefurbon ĉi tie pro fondo de Monta Provinco en 1908. En la fruaj tempoj Bontoc transprenis la administracion de la tuta Kordilera Administra Regiono. Tiutempe estis konstruitaj ĉiuj necesaj komunaj domoj, eĉ vojo por aŭtomobiloj. Inter 1942-1945 japana dominado okazis.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Bontoc dependas plejparte de la malgrandaj komercoj, turismo kaj agrikulturo. Estas vidindaĵo la rizaj terasoj en la regiono.

Eduko redakti

La ŝtata politeknika altlernejo havas diversajn bakalaŭrojn, krome ekzistas ankaŭ privata institucio.

Trafiko redakti

Bontoc voje estas alirebla laŭ vojo inter Baguio-Tuguegarao, krome kuras vojo al Lagave. En la urbo precipe tricikloj trafikas.

Klimato redakti

La klimato de Bontoc estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Averaĝe jare pluvas po 2835 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-oktobro pli ofte. La jara averaĝa temperaturo varias inter 19-25 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Riverbordo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans