Borås [bu'ro:s] estas urbo en la sudsveda provinco Västra Götalands län kaj la historia provinco Västergötland. Ĝi estas la plej grava urbo de la samnoma komunumo.

Borås
urba areo de Svedio
Administrado
Poŝtkodo 50110–50899
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74 042  (2020) [+]
Loĝdenso 2 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 43′ N, 12° 57′ O (mapo)57.71710358096512.945725992941Koordinatoj: 57° 43′ N, 12° 57′ O (mapo) [+]
Alto 143 m [+]
Areo 29,46 km² (2 946 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Borås (Svedio)
Borås (Svedio)
DEC
Borås
Borås
Situo de Borås

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borås [+]
vdr
Stacidomo de Borås

Historio redakti

La ubo Borås ekestis pro komerca agado de la kamparanoj de la regiono en la 16-a jarcento. Ili migris tra Svedio kaj vendis siajn varojn tie, kie hodiaŭ troviĝas Borås. Tiuepoke en Svedio oni nur rajtis komerci interne de urboj. Por ne daŭre malobei tiun regulon oni en 1620 sendis delegacion al reĝo Gustavo la 2-a Adolfo por ekhavi la urbajn rajtojn. En 1621 Borås estis nomumita "urbo". La jam antaŭa vojaĝanta komerca agado restis permesita en Borås - speciala rajto ne atribuita al iu alia sveda urbo. Borås tiel fariĝis komerca urbo.

Borås plurfoje estis komplete detruita per fajregoj, lastan fojon en 1827. En 1881 Borås havis 4879 loĝantoj.

En la 19-a jarcento la urbo rapide kreskis pro la ekestinta tekstilindustrio. Ankoraŭ en la 1960-aj ĝi kontribuis al du trionoj de la loka ekonomio. La krizo de la eŭropa tekstilindustrio pro tio aparte forte frapis al Borås.

Ekonomio redakti

Hodiaŭ restis nur manpleno da teks-firmaoj. Borås tamen daŭre estas komerca urbo. Multaj svedaj vestaĵo-entreprenoj havas siajn administrejojn en Borås kaj preskaŭ ĉiuj havas komercajn reprezentantojn en la urbo. Krome plej multaj svedaj dissendo-entreprenoj havas siajn sidejojn en Borås.

De la 1990-aj kaj fruaj 2000-aj jaroj Borås transformiĝis al moderna urbo de elektroniko kaj telekomunikado, kie troveblas efikaj alvok-centroj kaj IT-entreprenoj.