La boranaoj estas subetno de la etno oromoj. Ilian tutan nombron oni taksas 4 milionoj, el kiuj la plej multaj vivas en la sudo de Etiopio, proksimume 150.000-175.000 en la Orienta regiono de Kenjo kaj malmultaj en la regiono Gedo en Somalio.

Boranaoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Boranaj virinoj en Kenjo

La boranaa lingvo apartenas al la sudaj dialektoj de la oroma lingvo kaj estas parolata ankaŭ de kelkaj aliaj etnoj. La boranaoj tradicie estas bovbredantoj, sed hodiaŭ kelkaj ankaŭ bredas ŝafojn, kaprojn kaj eĉ kamelojn, aŭ praktikas agrokultivadon. Ilia tradicia religio estas monoteisma, ilia nomo por dio estas Waka (vaka); en la lastaj 70 jaroj la islamo inter ili gajnis influon, kelkaj malmultaj boranaoj estas kristanoj.

Fontoj redakti