Bordány [bordAnj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Mórahalom.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ flankovojoj. Szeged troviĝas 21 km-ojn for.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj vivis tie sarmatoj, gepidoj kaj avaroj. La loko estis paŝtejo de la hungaroj, post la tatara invado en 1241 kumanoj ricevis la regionon. Dum la turkoj la regiono senhomiĝis, la loĝantoj rifuĝis precipe al urboj Kecskemét, Szeged kaj Szabadka. Post la turka erao la kamparanoj konstruis farmojn en siajn parcelojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu hungare enradikiĝis "farmomondo" pro la grandeco. La loko estis ekstera parto de Kiskundorozsma. En 1882 kapelo konstruiĝis, kiu iĝis ankaŭ centro de farmoj. En 1909 la kapelo pligrandiĝis preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario). La setlejo nomiĝis Kistemplomtanya (=preĝejeto-farmo), ekde 1950 Bordány, kiu poste iĝis memstara vilaĝo.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, 4 kuracejoj, restoracio, interreta ĉambro.