La Borg estas ekster-tera kolektiva vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, inteligenta sed en multaj kriterioj tre malsama al la homoj aŭ aliaj individuecaj fikciaj ekster-teraj vivoformoj. La Borg-kolektivo origine estas la modelo de totalisma, sed ne-hierarkia socio. Nur en postaj epizodoj de la Star Trek-filmoj la socio, simile al insekta popolo, prezentiĝis kiel kolektivo gvidata de reĝino. La vivkoncepto de la Borg-kolektivo estas la konstanta adapto de la korpoj al la ŝanĝiĝantaj mediaj cirkonstangoj kaj la senkompromisa ekspansio en la universo.

Borg
fikcia etno • fictional hivemind • Star Trek species
Verko Bajor: Fragments and Omens
Abyss
Federation
Articles of the Federation
Orion's Hounds
Fire on High
This Gray Spirit
Unity
A Singular Destiny
Fearful Symmetry
Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed
The Farther Shore
Once Burned
Homecoming
Before Dishonor
Into the Void
Martyr
Full Circle
Q&A
Sword of Damocles
Synthesis
Death in Winter
Unworthy
The Two-Front War
Twilight
The Way of the Warrior
Assimilation of the Innocent
Star Trek: Deep Space Nine Technical Manual
Stardust City Rag
The Impossible Box
Nepenthe
Star Trek Trexels
Envoys
Crisis Point
We'll Always Have Tom Paris
Reflections
Let Sleeping Borg Lie
Ceremony of Innocence
Cry Havoc
Star Trek: Voyager
Scorpion
Informoj
vdr

La Borg-kolektivo pluevoluas, "asimilante" aliajn rasojn kaj iliajn teknikojn. La ideo estas enpreni la sciojn kaj spertojn de konkerataj fremdaj individuoj al la konscio de la kolektivo. Individuoj aŭ individua konscio en la Borg-vivoformo ne ekzistas. Asimilitaj individuoj estas korpe transformata al pli praktika funkcio, per operacia aldono de teknologiaj korpopartoj kaj de nanoteknologiaĵoj. Tiu neniigo de individueco por la Borg-kolektivo estas kvazaŭ "paradiza stato", ĉar la sciaro kaj spertaro de al asimilita specio per la kolektivigo iĝis praktike "senmorta". Tial la kolektivo ne povas kompreni, ke iuj specioj povus havi la deziron ne kolektiviĝi, kio malfaciligas la kontakton de aliaj kosmaj vivoformoj kun la Borg-kolektivo. Perfektiĝo estas la idealo de la Borg-kulturo. Ankaŭ la simbiozo kun teknologiaj aŭ ali-speciaj biologiaj eroj konsideratas vojo al pliperfektiĝo. La identigo de la membroj kun la kolektivo cent-procentas. Enkorpa radia komunikado ebligas interŝanĝon de informoj je grandegaj kosmaj distancoj.