ISO

Borgo Maggiore [borgomaĝore] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 9,01 km² kaj, laŭ takso de 2006, 6061 loĝantojn. Situante centre en la lando, piede de monto Titano, ĝi limas al la municipoj Serravalle, Domagnano, Faetano, Fiorentino, Acquaviva kaj urbo San-Marino kaj kun la itala municipo Verucchio (provinco Rimini).

Borgo Maggiore
Municipoj de San-Marino

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando San-Marino
Poŝtkodo SM-47892
Telefonkodo el Italio kaj Vatikano: 0549,
el aliaj landoj: +378
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 061
Loĝdenso 673 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°57′N 12°25′O  /  43.95°N, 12.417°O / 43.95; 12.417 (Borgo Maggiore) (mapo)Koordinatoj: 43°57′N 12°25′O  /  43.95°N, 12.417°O / 43.95; 12.417 (Borgo Maggiore) (mapo)
Alto 700 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,01 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Borgo Maggiore (Tero)
Borgo Maggiore (Tero)
DEC
Borgo Maggiore
Borgo Maggiore
Situo de Borgo Maggiore
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borgo Maggiore [+]
vdr
Vido al Borgo Maggiore

La blazono montras la situon sub la surmonta fortikaĵo San-Marino, kiun simbolas krenela muro kaj la tri plumitaj turoj. Inter Borgo Maggiore kaj San-Marino ekzistas telfero, kiu en tri minutoj atingas la historian centron.

La ĉefloko de la municipo ekestis en la 12-a jarcento kaj tiam estis nomata Mercatale. Ĝi estas la dua plej loĝata urbo de la lando (post Dogana en Serravalle). La sonorilturo estis konstruita en 1896.

Borgo Maggiore posedas la solan helikopteran havenon de la lando.

Ekzistas tri futbalaj teamoj:

  • A. C. Libertas
  • S. P. Cailungo (kvartalo Cailungo)
  • S. S. San Giovanni della curazia (kvartalo San Giovanni sotto le Penne)

En 1989 kaj 1990 en Borgo Maggiore okazis SUS 6 kaj SUS 7 de AIS San-Marino, en la San-Marina Muzik-Instituto, kies ejojn disponigis la registaro. En Borgo Maggiore okazis ankaŭ parto de SUS 15 en 1995.