Boris Nemcov
Boris Jefimoviĉ Nemcov (ruse Борис Ефимович Немцов; naskiĝis 9-an de oktobro 1959, mortis 27-an de februaro 2015) estis rusa politikisto, deputito de 6-a Jaroslavla provinca dumao, unu el kreintoj kaj gvidantoj de movado "Solidareco", unu el estroj de politika partio "Parnas". Li estis unu el organizantoj de politikaj protestoj en Rusio en 2010-aj jaroj, membro de Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio.
Boris Nemcov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1959 en Soĉio | ||||
Morto | 27-an de februaro 2015 (55-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | nekonata valoro vd | ||||
Tombo | Trojekurov-tombejo vd | ||||
Religio | Rusa Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Faculty of Radiophysics, Nizhny Novgorod State University vd | ||||
Partio | Solidareco • Unuiĝo de Dekstraj Fortoj • Partio de Popola Libereco • Young Russia • Partio de Popola Libero “Por Rusio sen Anarkio kaj Korupto” • Christian Democratic Party of Russia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Raisa Nemtsova vd | ||||
Amkunulo | Anna Durytska vd | ||||
Infanoj | Zhanna Nemtsova vd | ||||
Parencoj | Igor Eidman vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • fizikisto • ŝtatreprezentanto • membro de la ŝtata Dumao vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Moskvo • Niĵnij Novgorod vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
Gepatroj de Boris estis Jefim Davidoviĉ Nemcov kaj Dina Jakovlevna Nemcova (fraŭline Ejdman).
Laŭ edukiteco fizikisto, en 1981 finis Fakultaton de Radiofuziko en Ŝtata Universitato en Niĵnij Novgorod. Poste scienca laboranto. De 1988 ĝis 1990 partoprenis ekologian movadon, en 1990 estis elektita deputito. Boris Nemcov estis la unua estro de Niĵnij-Novgoroda provinco (dum 1991 — 1997), alinome guberniestro nomumita de Boris Jelcin. Poste li laboris en Registaro de Rusio kiel ministro pri energio (en 1997) kaj unua anstataŭanto de estro de Registaro (en 1997 — 1998).
En 1998 li fondis movadon "Rusio juna" (ruse Россия молодая) poste fariĝinta unu el fondintoj de komunumo "Dekstra afero" (ruse Правое дело) kaj partio "Unuiĝo de dekstraj fortoj" (ruse Союз правых сил). Post disfalo de "Unuiĝo de dekstraj fortoj" Nemcov estis unu el fondintoj de demokratia movado "Solidareco". En 2009 partoprenis urbestran balotadon en Soĉi. En 2010 "Solidareco" ekmembris en unuiĝo "Por Rusio sen arbitreco kaj korupto" (ruse За Россию без произвола и коррупции). En la jaroj 2011-2012 en Moskvo kunorganizis protestojn post elekto de Vladimir Putin al la posteno de prezidento kaj kontrolata de li partio Unueca Rusio. Ekde 2012 Nemcov estis estro de partio "Parnas". 8-an de septembro 2013 li estis elektita deputito de Jaroslavla provinca dumao kiel ĉefulo en listo de "Parnas".
Boris Nemcov estis adepto de liberalaj ekonomiaj reformoj kaj kontraŭulo de la anekso de Krimeo fare de Rusio.
Boris Nemcov estis konata kiel aktiva liberalisma opoziciulo, verkinto de kelkaj eldonaĵoj kritikantaj politikon de prezidanto Vladimir Putin, aktivulo kaj unu el organizantoj de politikaj protestoj okazintaj en 2011-2013 kaj sekvintaj protestoj kontraŭ politiko de Rusio en Ukrainio en 2014.
Boris Nemcov estis pafmurdita nokte 27-an de februaro 2015 en centro de Moskvo.
Reagoj al murdo redakti
La urba konsilio de Vaŝingtono elektis rebapti parton de Wisconsin Avenue, sur kiu situas la rusa ambasadejo, omaĝe de Nemcov.[1]
La 24-an de aŭgusto 2018 en Vilno (Litovio) skvaro proksime al rusia ambasadejo estis nomita memore al Nemcov.
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Boris Nemcov silueto sur paĝaro de www.viperson.ru ruse
- Seven portraits made by Lena Hades five days after the murder of Boris Nemtsov and the start of the art marathon across Russia in memory of Boris Nemtsov