La BorlotofazeoloPintofazeolo estas speco de fazeolo kun makulita aspekto. La fazeolo estas en la hispana lingvo nomata frijol pinto, laŭvorte "pentrita fazeolo". En la itala lingvo ĝi nomiĝas "fagiolo borlotto" kaj en la nederlanda kievitsboon (vanela fazeolo) ĉar ĝi aspektas iomete kiel vanela ovo.

Borlotofazeolo

Borlotofazeolo antaŭ ĉio estas uzataj en la konservadoindustrio kiel anstataŭaĵo por la bruna fazeolo. En Usono kaj Meksiko ili estas tre ŝatataj, ankaŭ pureigitaj. Post la kuirado la fazeolo egale bruniĝas. Ĝi estas tre taŭga por chili con carne aŭ kiel farĉo en burritoj. La junaj verdaj guŝoj ankaŭ taŭgas esti uzataj en manĝaĵoj.