La Bornaj-moskeo laŭ la origina, tatara nomo aŭ Burnajevskaja-moskeo respektive Burnajev-moskeo laŭ ties ruslingva variaĵo (tatare Борнай мәчете Bornaj-meĉete, ruse Бурнаевская мечеть, Burnajevskaja meĉet, ankaŭ nomata Третья соборная, Tretja sobornaja, "tria katedrala" [moskeo de la urbo]) situas en la rusia urbo Kazano en la respubliko Tatarstano.

Bornaj-moskeo
moskeo [+]
Koordinatoj55° 46′ 29″ N, 49° 7′ 2″ O (mapo)55.77472222222249.117111111111Koordinatoj: 55° 46′ 29″ N, 49° 7′ 2″ O (mapo)

Estiĝo1872
Konsekro1895

Bornaj-moskeo (Tatario)
Bornaj-moskeo (Tatario)
DEC
Bornaj-moskeo
Bornaj-moskeo
Lokigo de Tatario en Rusio

Map
Bornaj-moskeo
Vikimedia Komunejo:  Burnay Mosque [+]
vdr
La Bornaj-moskeo
la minareta turo

La moskeo konstruiĝis en la jaro 1872 laŭ mendo kaj financado de la tatara komercisto Muĥametsadik K. Burnajev (1826–1898), arkitekto estis P. I. Romanov. La preĝejo konstruiĝis en loko, kie antaŭe staris ligna moskeo el la jaro 1799, kiu estis forbruliĝinta. En la jaro 1895 aldoniĝis minareto. La arkitekturo de la brika moskeo miksas elementojn de mezepoka tatara dekora arto kaj rusa popola arto, en stilo nomata "nacia romantiko".

Kiel multaj aliaj moskeoj de la regiono ankaŭ tiu-ĉi fine de la 1930-aj jaroj laŭ la sovetunia politiko senreligiigi la union fermiĝis sekve de decido de la "centra ekzekuta komitato de la respubliko Tatarstano. Nur en 1994 denove eblis ekuzi ĝin kiel moskeo.

Eksteraj ligiloj redakti

{{{2}}} Mapo