Boskovice

municipo en la distrikto Blansko de Ĉeĥio

Boskovice (germane Boskowitz, jide בוסקוויצ‎) estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Blansko. Vivas ĉi tie 11 996 loĝantoj (2023).

Boskovice
germane Boskowitz, jide: בוסקוויצ
urbo
Vido al Boskovice kun juda kvartalo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Boskovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Administra municipo Blansko
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Memorindaĵoj
Situo Boskovice
 - alteco 381 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 15″ N 16° 39′ 36″ O / 49.48750 °N, 16.66000 °O / 49.48750; 16.66000 (mapo)
Areo 27,83 km² (2 783 ha)
Loĝantaro 11 996 (2023)
Denseco 431,05 loĝ./km²
Geologia konsisto Moravia karsto
Sulko Boskovica sulko
Unua skribmencio 1222
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 680 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0641
NUTS 5 CZ0641 581372
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Boskovice
Retpaĝo: www.boskovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vážany, Okrouhlá, Sudice, Valchov, Skalice nad Svitavou, Chrudichromy, Vísky, Lhota Rapotina, Velenov, Újezd u Boskovic kaj Míchov.

Historio redakti

Avantaĝa geografia situo de teritorio de la hodiaŭa Boskovice ebligis loĝigon de la regiono ekde tempoj de pratempo, kion pruvas arĥeologiaj trovaĵoj. En la tempo de slavaj burgejoj ekzistis en la teritorio de la urbo minimume kvin slavaj vilaĝoj, kies loĝantaro vivtenis sin per terkulturado. La terkulturado restis ĉefa vivtenado ĝis komenco de la 20-a jarcento.

En la 13-a jarcento, kiam ĉi tie estis fondita gotika burgo, estiĝas staplovilaĝo sub burgo. Kiel urbeto Boskovice prezentiĝas en skribdokumentoj ekde la 2-a duono de la 15-a jarcento. En malfacila tempo post forpelo el moraviaj reĝaj urboj ĉi tie estiĝas ankaŭ juda vilaĝo, kiu en la paso de plua jarcento fariĝis unu el la plej signifaj en Moravio. Pri ties graveco atestas krom alia ekzisto de tri sinagogoj, fama jeŝivo, en kiu agadis signifaj rabenaj aŭtoritatecoj, ampleksa tombejo el duono de la 17-a jarcento, banloko ktp.

Escepte de la jaroj 13981458, kiam la sinjorujo apartenis al sinjoroj el Kunštát, ĝis duono de la 16-a jarcento posedantoj de la urbo kaj de la burgo estis sinjoroj el Boskovice, signifa moravia familio. En la jaro 1567 la sinjorujo fariĝas posedaĵo de familio Morkovský-idoj. Dum la tempo de ilia posedado okazis renesancaj reguligoj de la burgo, paroĥeja preĝejo de sankta Jakobo en placo, urbaj domoj, en la jaro 1698 estis alikonstruita sinagogo en juda geto, en la jaro 1682 estis konstruita dominikana monaĥejo. Fine de la 17-a jarcento la boskovican sinjorujo akiras familio de Ditriĥŝtejnoj, kiuj konstruas en la 20-aj jaroj de la 18-a jarcento anstataŭ la ne plu taŭga burgo, kiu malrapide troviĝas en ruinoj, novan sidejon, la t.n. rezidencon (nun sidejo de Muzeo de ĉirkaŭaĵo de Boskovice).

Boskovice oni konsideras urbon ekde la dua duono de la 18-a jarcento, eĉ kiam ekde antaŭ longe ĝi havis gorĝan juĝon kaj aliajn privilegiojn. En la 13-a jarcento, post la fondo de la gotika burgo, ĝi ekkreskis kiel staplovilaĝo sub la burgo. En la jaroj 18191826 per alikonstruo de la nuligita monaĥejo estiĝis empira kastelo, sidejo de lastaj posedantoj de la sinjorujo, de familio Mensdorff-Pouilly, kiu transprenis la boskovican sinjorujon en la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento.

Ekde duono de la 19-a jarcento Boskovice fariĝas industria centro, ĉi tie evoluas metalindustrio, ŝuoindustrio, produktado de vestoj, konstrumaterialoj. Peligmotoro de la industriigo estis precipe entreprenista spirito de la juda deveno. Post la jaro 1848 okazis emancipado de judoj, kiu montriĝis ankaŭ per estiĝo de memstara Juda komunumo – urbo kun propra aŭtonomio. En la jaro 1919 okazis administra kuniĝo de Boskovice kun Juda urbo. En marto de 1942 la juda loĝantaro estis deportita el Boskovice kaj ties ĉirkaŭaĵo. El preskaŭ kvin cent transportitaj homoj revenis nur dek kvar.

Boskovice estas tradicia ekonomia, socia kaj kultura centroj de norda parto de distrikto Blansko. Post la jaro 1989 la historia kerno de la urbo inkluzive de torso de la juda geto estis proklamita urba memoriga zono. Boskovice estas komplekso de malnovaj objektoj, kiuj estas miksitaj kun modernaj konstruaĵoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 204
18806 119
18906 443
19006 547
19107 306
19217 322
JaroLoĝantoj
19307 595
19507 244
19618 235
19708 837
198011 045
199111 290
JaroLoĝantoj
200111 359
201411 478
201611 566
201711 639
201811 635
201911 622
JaroLoĝantoj
202011 681
202111 919
202211 661
202311 996

Lokaj partoj redakti

Boskovice estas kreata de kvin lokaj partoj:

En pasinteco konsisto de Boskovice estis ankaŭ hodiaŭ memstaraj municipoj Chrudichromy (1976–1991), Lhota Rapotina (1980–1991), Ludíkov (1986–1992), Němčice (1986–1991), Sudice (1980–1991), Újezd (1981–1992), Valchov (1986–1991) kaj Velenov (1986–1992).

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Panorama vido al la urbo de sudo

Rilataj artikoloj redakti