Bostona Atletika Asocio

sporta asocio en Usono

La Bostona Atletika Asocio - angle Boston Athletic Association (BAA) estas neprofitcela, kurad-fokusita, organizita sporta asocio por la areo de Granda Bostono.

Bostona Atletika Asocio
Boston Athletic Association
neprofitcela organizaĵo • sporta organizaĵo
Komenco marto 1887
Lando(j) Usono vd
Sidejo Bostono, Usono
Tipo sporto
Retejo Oficiala retejo
vdr
Thomas Curtis, 23-jara asociano kun ora medalo en 100-metra barierokuro en la olimpiko de 1896

La asocio aranĝas tiajn okazaĵojn kiel la Bostona Maratono kaj multajn pliajn publikajn kuradojn. La misio de la asocio estas promocii sanan vivstilon per sportoj, precipe kurado.

Historio redakti

 
la bostona maratono de 2022

Inter la plej maljunaj sportkluboj de Usono, la Bostona Atletika Asocio estis establita la 15-an de marto 1887 kun la subteno de multaj gvidaj sportentuziasmuloj, entreprenistoj kaj politikistoj tiuepokaj. Unua klubejo en la urbocentro de Bostono estis kompletigita en 1888, sur la loko kie en 1970 konstruiĝis vastiĝo de la urba publika biblioteko. Krom tiaj instalaĵoj kiel gimnastekejo, boŭlejo, bilardejo, turkaj banejoj kaj tenisejoj, la asocio posedis ankaŭ pafejon kaj kamparan klubon.

Inter la aktivaj sportaj disciplinoj tiam estis precipe boksado, skermado, akvopilko kaj atletiko. La klubo okazigis sian unuan organizitan publikan kuradon en 1890, en 1896 la asocio kune kun du universitatoj provizis la usonajn atletojn por la unua moderna Olimpiko en Ateno kaj, nelaste pro la spertado de klasika greka maratono en la impresa Olimpiko, en 1897 la unua fama Bostona Maratono okazis.

Unukornulo estis elektita kiel la simbolo de la asocio kaj aperas sur la medaloj de la Bostona Marathono ĝis la nuntempo.

La asocia glacihokea teamo venkis en la usona hokea ĉampioneco en la sezono 1922-23. En 1936, la origina klubejo estis fermita pro monproblemoj. La nuna centra oficejo estas ĉe la adreso 185 Dartmouth Street. En januaro 2016, la asocio aĉetis plian oficejan konstruaĵon nur kelkajn metrojn de la startlinio de la Bostona Maratono en Hopkinton, Masaĉuseco. La oficeja konstruaĵo estos uzata de la asocio por la registriĝo de kuristoj kaj servoj por diversaj asociaj eventoj.

Eksplodoj de la Bostona maratono 2013 redakti

Internacian atenton la maratono precipe ricevis, kiam du eksplodoj ĉe la finlinio dum la maratono de 2013 mortigis tri homojn, inter ili 8-jaran knabon, kaj vundis pliajn proksimume 100 homojn poste medicine traktitaj en pluraj hospitaloj - almenaŭ 10 el la vunditoj havis distranĉitajn korpopartojn. La du atencintoj estis islamisma radikaliĝintaj fratoj de ĉeĉena deveno, pri kiuj jam du jarojn antaŭe la sekreta servo de Rusio avertis la registaron de Usono.

Eksteraj ligiloj redakti

 
unu el la du eksplodoj de la Bostona maratono 2013, la 15-an de aprilo 2013
 
Barack Obama kaj la asociestro Tom Grilk la 18-a de aprilo 2013