Botanika ĝardeno de Gera
La Botanika ĝardeno de Gera (germane: Botanischer Garten) troviĝas en Gera (Germanujo) estante alirebla aŭ tra Schiller-strato aŭ tra Nicolai-strato. Ĝi rolludis i.a. dum la Landa ĝardenekspozicio en 2007.
Botanika ĝardeno de Gera | ||
---|---|---|
Botanischer Garten | ||
Botanika ĝardeno | ||
botanika ĝardeno [+] | ||
Municipo | Gera | |
Koordinatoj | 50° 52′ 33″ N, 12° 5′ 16″ O (mapo)50.875812.0878Koordinatoj: 50° 52′ 33″ N, 12° 5′ 16″ O (mapo) | |
Botanika ĝardeno de Gera | ||
Vikimedia Komunejo: Botanischer Garten Gera [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Priskribo redakti
La botanika ĝardeno evoluis el fondaĵo de la komercisto Walter Ferber (1830-95), kun surfaco de 0,7 hektaroj. Ĝi apartenas ekde 1947 al la Naturhistoria muzeo de Gera kiun oni piedirante atingas post 3 minutoj.
La ĝardeno botanika servas kiel kompletigilo de la pejzaĝekologia daŭra ekspozicio pri la regiono de Eosta Turingio prezentante la por la regiono tipan flaŭron.
En la ĝardenartiste farita komplekso kun arbaroj folia kaj konifera, kun duonseka gazono, kun rokaj kaj per ŝotro kovritaj areoj, kun lagetoj, kun rojo kaj humidaj herbejoj oni prezentas al la vizitantoj ĉ. 300 specojn de kreskaĵoj.
Sistema sekcio, interesaj arboj, spic- kaj kuraĉerboj kaj geologia informomuro de 1898 kompletige plenumas la sciemulon pri la ĝardenaj temoj.
Uzo didaktika redakti
La en la supra ĝardena parto troviĝanta, en 1864 starigita turodomo de Ferber restaŭritis inter 1990 kaj 1995 kaj servis nuntempe kiel verda lernejo por la Naturhistoria muzeo de Gera. La pli aparte prezentitaj plantaj ĉirkaŭaĵoj estas (kun originala germanlingva sekcidivido) Laubwald, Halbtrockenrasen, Fels- und Schotterflur, Sumpf- und Wasserpflanzen. krome ankaŭ ekzistas spicherbbedoj kaj geologia eksplikvando. Eblas implicite interagada ekkono de la eostturingia flaŭro.
Literaturo redakti
- Christel Russe: Museum für Naturkunde der Stadt Gera, Gera 2003
- Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 75
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Hejmpaĝo
- Informoj sur la municipa retpaĝaro Arkivigite je 2021-08-19 per la retarkivo Wayback Machine