Botargo

Tipa manĝaĵo el fiŝovoj en marbordaj regionoj de Mediteraneo

La Botargo (itale: bottarga, okcitane: potarga, france: poutargue, arabe: بطارخ batarej, greke: αυγοτάραχο avgotaraho) estas tipa manĝaĵo de kelkaj marbordaj regionoj de Mediteraneo kiu konsistas el la salumitaj kaj sekigitaj fiŝovoj de kelkaj fiŝoj. Jam antikvaj egiptanoj konsumis fiŝovojn sekigitajn ĉirkaŭ 3.500 jarojn antaŭ la nuntempo. Tamen lia disvastigo tra la marbordoj de la Mediteranea Maro estis danke al la fenicoj. Tradicie ĝi estis nutraĵo de la dieto de fiŝkaptistoj dum la tagoj sur maro. Nuntempe, en ĝiaj tradiciaj areoj, ĝi iĝis luksa manĝaĵo konsumitaj kiel aperitivo (ekzemple antaŭmanĝo) aŭ kiel aldonaĵo de pastaĵoj.

En Italio estas plejparte manĝataj la ovoj de platkapa mugilo, poste la tinusovoj, trie spadofiŝovoj kaj eĉ korvofiŝovoj, kvankam multaj italoj nur perefas la botargon el platkapa mugilo, laŭ kiuj, nur el ĉi fiŝo, rajtus nomiĝi botargo. Ĝi estas precipe produktita en Sardio, tamen ĝi tre oftas en aliaj regionoj de Italio. En Sicilio la botargo kutime estas farita el la tinusaj ovoj, kaj eĉ en la regiono marborda de Toskanio nomita Maremma grossetana elstarante tie la botargoj de Orbetello.

La aliaj mediteraneaj marbordaj areoj kiuj karakteriziĝas por la produktado de botargoj estas Provenco, la marbordoj de Grekio, Kipro, Turkio, Egiptio, Tunizio, en Japanio estas tre simila preparado nomita karasumi. En Hispanio, ili estas produktitaj kaj konsumitaj ĉefe en la sudoriento, en Murcio kaj Alakanto.