La Boterdiep (groninge: Botterdaip) estas kanalo ("diep" signifas kanal(et)o) en la provinco Groningen, kiu iras de la haveno de Uithuizen ĝis la Van Starkenborghkanalo apud Noorderhoogebrug. La kanalo estas 25 km longa. La kanalo dankus sian nomon al la transporto de laktaĵoj (Boter estas butero), do la kanalnomo estus tradukebla al Buterkanalo.

Boterdiep
Boterdiepponto en Groningen
kanalo
Bazaj informoj
Longeco 25 km
Fluo
Enfluejo Groningen
Geografio
Alfluantoj en Uithuizen
Kanalo en Eŭropo
vdr

La kanalo estis konstruita en la 17-a jarcento. Ĉe la konstruado oni uzis kiel eble plejmulte la jam ekzistajn akvovojojn. La plej malnova parto, la ligo inter Bedum al Groningen (sur mapoj el tiu tempo ĉiam indikata kiel Cleisloot) datas el 1625. En 1660 ĝi estis plilongigita ĝis Kantens.

Antaŭ la konstruo de la Van Starkenborghkanalo ĝi finiĝis en la Turfsingel en la urbo Groningen. Tiu parto estis plenŝutita en 1912. Parto de ĝi ankoraŭ portas la nomon de la kanalo.

En la Boterdiep duonvoje al Fraamklap situas en Onderdendam la drenmaŝino Den Deel. Tiu drenmaŝino oni konstruis por parte kompensi la sekvojn de la relativa akvoleviĝo kiel sekvo de la grundomalleviĝo pro la produktado de tergaso.

Laŭlonge la kanalo situas: Uithuizen, Doodstil, Kantens, Middelstum, Fraamklap, Onderdendam, Bedum, Zuidwolde kaj Noorderhoogebrug.

Geografia pozicio: (53° 19′ 33″ N; 6° 35′ 40″ E Mapo)