Bourg-Saint-Pierre

komunumo de Svislando

Bourg-Saint-Pierre (malnova germanlingva nomo St. Petersburg) estas komunumo en la distrikto Entremont en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 219 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Bourg-Saint-Pierre
Blazono de Bourg-Saint-Pierre
Blazono de Bourg-Saint-Pierre
Blazono de Bourg-Saint-Pierre
Bourg-Saint-Pierre
Bourg-Saint-Pierre
Bourg-Saint-Pierre
komunumo en Svislando • Civic community
Kantono Valezo
Distrikto Entremont
Koordinatoj  45° 57′ 4″ N 7° 12′ 29″ O / 45.95111 °N, 7.20806 °O / 45.95111; 7.20806 (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 4″ N 7° 12′ 29″ O / 45.95111 °N, 7.20806 °O / 45.95111; 7.20806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 219
Areo 90,09 km²
Alteco 1632 m super marnivelo
Poŝtkodo 1946
Komunumkodo 6032
Mapo de Bourg-Saint-Pierre
Mapo de Bourg-Saint-Pierre
Situa mapo de Bourg-Saint-Pierre
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bourg-Saint-Pierre situas en la franclingva Suba Valezo, proksimume 30 kilometrojn sude de Saint-Maurice ĉe la vojo al la Montpasejo Granda Sankta Bernardo. Norde de la montpasejo fontas la rivero Dranse d'Entremont, unu el la fontriveroj de Dranse, kiu sur la komunuma teritorio nutras la baraĵlagon Lac des Toules. Sur la komunuma teritorio situas en sudo la Valsorey-Glaĉero kaj la Tseudet-Glaĉero, kies elfluoj nutras la riveron Dranse d'Entremont. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bourg-Saint-Pierre, la setlejo Bourg-Saint-Bernard kaj la rifuĝejo sur la pasejkulmino.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 90,09 km², de kiuj 6,8% estas kovritaj de arbaro, 27,7% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. Preskaŭ du trionoj de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bourg-Saint-Pierre limas en nordo al Liddes, en oriento al Bagnes, en orientsudoriento al Ollomont (Italio), en sudoriento al Etroubles (Italio), en sudo al Saint-Oyen (Italio), en sudokcidento al Saint-Rhémy-en-Bosses (Italio), kaj en okcidento al Orsières.

Trafiko redakti

Tra Bourg-Saint-Pierre pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Martigny trans la Montpasejo Granda Sankta Bernardo al Aosta en Italio. Ĉe la vilaĝeto Bourg-Saint-Bernard troviĝas la suda enirejo de la Granda-Sankta-Bernardo-Tunelo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Martigny al Aosta la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bourg-Saint-Pierre datiĝas el la jaro 1125 kiel Burgus Sancti Petri. Bourg-Saint-Pierre estis etaploko ĉe la vojo trans la Montpasejo Granda Sankta Bernardo, kiun oni jam uzis almenaŭ en la 4-a jarcento antaŭ Kristo. La Monaĥejo Saint-Pierre du Mont-Joux estis menciita la unuan fojon jam en la jaro 812. Ĝi estis plurfoje detruita kaj en la jaro 1050 perdis sian signifon favore al la nova restadejo sur la pasejkulmino. Meze de la 11-a jarcento Bourg-Saint-Pierre fariĝis havaĵo de la Grafoj de Savojo. Post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 ĝi estis atribuita al la Voktejo Saint-Maurice, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Tiam ĝi estis atribuita al la Distrikto Entremont. La transŝarĝrajton, kiun konfirmis la Valezaj Dekonoj al la loko en la jaro 1475 ĝi povis konservi ĝis 1809. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti