Boussois
Boussois estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 3 336 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Boussois | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
Kantono | Maubeuge-Sud | ||||
INSEE kodo | 59104 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59168 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 157 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 502 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 17′ N, 4° 2′ O (mapo)50.2905555555564.0408333333333Koordinatoj: 50° 17′ N, 4° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 122 m - 166 m | ||||
Areo | 6,29 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Boussois [+] | |||||
| |||||
Geografio redakti
Boussois estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio, en la baseno de la rivero Sambre. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 6,29 km².
Historio redakti
La vilaĝo riĉiĝis komence de la 20-a jarcento danke al la fabrikado de speguloj (la "Glaces de Boussois").
Vidindaĵoj redakti
La preĝejo Saint-Martin estis konstruita danke al la helpo de la laboristoj de la firmao Glaces de Boussois. Ĝi estis finkonstruita en 1926. La franca ministerio pri kulturo nuntempe konsideras klasifiki ĝin kiel Monumento historia.
Administrado redakti
Boussois apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- france Oficiala retejo de Boussois Arkivigite je 2009-04-10 per la retarkivo Wayback Machine